Japana Esperantista Go-Asocio
Nobuo SAKURAI
julio 2009

Japana Esperantista Go-Asocio naskiįis en la jaro 1979 kiel organizo de japanaj esperantistaj go-amantoj kaj subtenanto de Esperantista Go-Ligo Internacia, kiu celas disvastigi goon per Esperanto kaj Esperanton per goo. La personoj kiuj iniciatis la fondon de la Asocio estis tiam aktivaj esperantistoj, bedaŭrinde plej multaj jam estas forpasintoj.
Ek de la fondo la asocio eldonasdis kiel trimonatan organon "Go-Amikon", do jare kvarfoje, kaj įi daŭras įis nun kalkulante numeron pli ol 120-an. Unu el la fondinto de la asocio, kaj dum la frua periodo la direktoro, Minosuke EMORI elverkis kaj eldonis gvidlibrojn de goo en Esperanto "Invito al Go-Ludo" kaj "Fundamento de Taktiko kaj Strategio en Go-Ludo" por disvastigi goon tra tutmonda esperantistaro. La unua eldono de la "Invito al Go-Ludo" estas elĉerpita, sed nun oni povas havigi al si la duan eldonon.
La membronombro de la acosio kalkuliįas ĉirkaŭ 40 konstante. La agado de la asocio estas okazigo de novjara go-kunveno ĉefe en Tokio en ĉiujara komenco, de go-kunloįado en Esperanto-Domo de Jacugatake printempe, kaj de go-kunveno posttagmeze ĉiun trian vendredon de monato ĉe Oosaki-Go-Klubejo. La problemo estas ke la kunvenoj okazas ekskluzive en Tokio, kaj do estas malfacile partopreni la kunsidon por aliaj regionaj membroj.
Aliflanke Esperantista Go-Ligo Internacia okazigas sub gvido de germana aktivulo Matthias REIMANN Esperantistan KGS-Turniron sur interreta KISEIDO Go-Servilo, kiun partoprenas interesatoj pri goo kaj Esperanto el la tuta mondo uzante komputilojn.
En Universara Kongreso de Esperanto la movada foiro kaj la fakkunsido de goo havas lokon ĉiujare fare de EGLI kaj tie oni klarigas kiel ludi goon kun demonstracio de go-ludo. En Japana Esperanto-Kongreso JEGA organizas fakkunsidon de goo ĉiujare kaj oni diskutas agadon de la asocio kaj demonstracias go-ludon.
MorgaÅ­a tasko de la asocio estas kompletigo de terminaro de goo en Esperanto kaj eldonoj de verkoj traktantaj diversajn artojn kaj metodojn de go-ludo en Esperanto.