Agado en UK 2009 - Raporto de TAKAŜIKA Roku (Membro de Japana Esperantista Go-Asocio) esperanten tradukita de MORI Hitoŝi S-ro SAKURAI petis min, ke mi alportu lernolibrojn, bultenojn kaj kelkajn ludilarojn al la kongresejo en Bjalistoko ĝis la 4-a horo posttagmezo de la 25a de julio, kie s-ro WILLIAMS atendis mian alvenon, tamen mia buso tro malfrue alvenis al Bjalistoko je ĉirkaŭ la 6a horo. Tuj mi kaj s-ro WILLIAMS serĉis budon por goo en Movada Foiro, sed ni ne sukcesis. Poste mi iris al mia hotelo kaj denove revenis al la kongresejo je 7:30. Ree mi vagis por la budo por goo, kaj finfine trovis ĝin. Nur mi kaj s-ro IGARAŜI ĉeestis kaj ni arranĝis la prezentaĵojn, sed Movada Foiro estis fermita je 8:00, do ni havis nur 20 minutojn por la prezentado. Kiam ni aranĝis la tabulojn kaj librojn, multe da partoprenantoj vizitis nin. La unua estis Milada, ĉeĥa virino. Mi klarigis ŝtonkaptadon al ŝi kaj ŝi ekzercis sin reale. Vivienne, franca virino kiu venis kun Milada, ricevis klarigon pri vivo kaj morto de ŝtonaro. Adam, viro israela, kiu vidis tion, volis ludi goon. Li estas forta kaj venkis min. Tiam venis tempo por fermi la budon kaj mi kun helpo de s-ro IGARAŜI kaj Adam remetis la montraĵojn. En antaŭtagmezo de la dua tago, mi renkontiĝis kun s-ro HORI, unu el estraranoj de UEA, ĉe akceptejo. Mi kaj li gerile propagandis goon ĉe promensalono sur alta etaĝo. Unu interesita ĉino venis al ni, kaj tuj s-ro HORI donis lecionon de goan regulojn al li. Ni donacis informilojn al venintoj al la budo de la unua tago. En vespero de la sekva tago, dum ankoraŭ la suno alte lumis, mi trinkis bieron ĉe manĝejo eksterdoma. S-ro IGARAŜI venis kaj kaptis min al lia tablo. Tie sidis Anthony, belga viro, antaŭ go-tabulo kaj ŝtonujoj. Li portis la ludilaron de lia hejmo kaj li defiis ĉiujn japanojn pri goo tie. Li rangis je 12a KJUUo, do mi ludis nigre, sed mi malvenkis en du partoj. Finfine per du anticipe metitaj ŝtonoj, mi venkis. Dum la kongreso mi renkontis multe da personoj per goo, havis kore ĝojan tempon. Bedaŭrinde mi ne havis sufiĉan tempon, kaj ne re-renkontis s-ron WILLIAMS en la kongresejo, do mi volas saluti lin ĉi tie.