Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis,
honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.
Ĉapitro 4
Bonvojoj kaj bonformoj de 'Vivo aŭ Morto'
--- trovu "esencan meton" ---
Por sin plilertigi, oni diras ke grava estas
kreski instinkton pri vivo aŭ morto. Bezonas
ne mallongan lernadon por akiri instinkton,
per kiu vi tuj juĝas ŝtonformojn kiel viva
aŭ morta. Ekzemple,
Diagramo 1.
La blanko estas en danĝero. Se Nigro havas
metrajton, li povas mortigi la blankon. Ĉi
tion vi tuj komprenas, se vi iome lertiĝas.
Per tuŝmeto N-a Nigro povas mortigi la blankon.
Por trovi la esencan meton, ne malgrava estas
kompilo de fundamentaj scioj, kiuj vi studis
en antaŭaj ĉapitroj. Ekzemple, tio, ke
la blanka formo post tuŝmeto N-a estas 'angula
ses' kaj ne povas havi du okulojn, estas
necesa elemento por juĝi la ŝtonaron viva
aŭ morta.
Por trovi esencan vojon el multe da varioj
per instikto, ne malmulte efikas via talento.
Tamen bazon de la pensado estas kompreno
kaj memoro de esencaj procedoj. Kiam tia
scio efikas senkonscie por solvi alian similan
problemon, oni nimas tion instinkta. Por
kreski instinkton pri esenca vojo kaj bonformo,
vi bezonas peni konstante.
Se vi bone memoras esencajn vojojn kj bonformojn,
vi povas ŝpari tempon por pensi 'vivon aŭ
morton' en reala ludo. Kiam pri 'vivo aŭ
morto' en unu angulo troviĝas dek eblaj
metoj, se du metoj taŭgas por esenca vojoj
aŭ bonformoj, vi povas preterlasi aliajn
ok metojn. Certe malfacile jiĝi kiu vojo
estas esenca aŭ kiu estas ne. Tamen laŭ
vi lerni en korekta metodo, vi iom post iom
gajnos juĝikapablon.
Memoru proverbojn pri 'vivo aŭ morto', kiuj
mallonge kaj kompreneble esprimas plejn gravajn
esencojn pri esencaj vojoj kaj bonformoj.
Diagramo 2.
La problemo esats tio, ke Blanko kun metrajto
sinvivigu. Oni nature pensas du metojn; B-a
haltigi nigron kaj fari teritorion, aŭ B-b
kapti unu kontraŭulan ŝtonon kaj fari okulon.
Diagramo 3.
Unua meto, B-1 haltigi nigron kaj fari teritorion
estas malbone, ĉar per N-2 sinligo la blanko
mortas. Ni jam detale studis ke 'angula ses'
ne povas viviĝi, en ĉapitro 2.
Diagramo 4.
Dua meto, B-1 kapti unu nigran ŝtonon kaj
fari unu okulon estas ankaŭ malbone, ĉar
N-2 glito estas fatala kaj Blanko neniel
povas fari alian unu okulon. Nu ni certigu...
Diagramo 5.
Malgraŭ ke Blanko malmultigas nigrajn spirpunktojn
per B-3 kaj 5, Nigro sin konenktas per N-6.
Alternativaj estas puntoj a kaj b, kaj la
blanko havas nur unu okulon. Do, la blanko
ne povas vivi? Ne. Unue rimarku ke la N-2
en diagramo 4 estas vere vitala. Due apliku
la proverbon "Komuna estas vitalapunkto
por vi kaj kontarŭulo."
Diagramo 6.
B-1 ankaŭ konformiĝas al alian proverbo
"Vitala esas 2-1 puntoj ĉe angulo."
Se Nigro sinligas kiel N-2, Blanko faras
du okulojn metante B-3 sur alian 2-1 punkton.
Diagramo 7.
Se Nigro metas N-2, ĉi tiam Blanko ŝtonkaptas
per B-3, kaj Nigro ne povas ravi okulon ĉe
angulo.
- Esenca Vojo por ravi okulon -
Diagramo 8.
La meto B-1 kun intenco 'vivo per teritorio'
estas ordinara. Sed restas vitala punkto,
per kiu Nigro povas mortigi la blankon.
Diagramo 9.
La punkto N-2 estas esenca por ravi okulon,
per kiu Nigro mortigas la blankon. Blanko
havas nenian rimedon ol bari per B-3. Nigro
tranĉas ĉe N-4, kaj pro manko de spirpunkto,
Blanko ne povas ŝtopi ambaŭflanken. Blanko
mortas facile.
Diagramo 10.
Korekte estas salti al la unua linio, tiel
Blanko povas sin vivigi. Estu atentima kontarŭ
Nigra tuŝmeto a. Blanko povas respondi per
B-b. Ĉi tiu B-1 sidas sur la vitala punto
ĉe centro de triopo, sama kiel B-2 en lasta
diagramo.
Diagramo 11.
Tiu ĉi formo estas pli larĝa ol tio en
diagramo 8. Cŭ vi trovas Nigran meto por
mortigi la blankon, se Nigro havas metrajton?
Iel vi preferus 'ekmortigi per oblikven-sur-iro'.
Diagramo 12.
Nigro ekmortigis per oblikven-sur-iro. Tamen
B-2 salto estas bona kaj per tiu meto Blanko
sin vivigas. Sekve Nigro metas N-a, Blanko
povus fari 'kurvan 4' per B-b? Jes, tamen
Blnako vivas eĉ se li sinligas kiel B-c!
Diagramo 13.
N-1 estas sama kiel B-2 en lasta diagramo,
"vitala punkto estas komuna por vi kaj
por kontraŭulo." Se Blanko malebligas
Nigron transvadi maldekstren, blanko devas
meti B-2. Sed Nigro ravas blankan spirpunton
per N-3, kaj se Blanko eniras ĉe punkto
a, Nigro minacas la blankajn 4 ŝtonojn per
N-b, kaj Blanko ne povas sin-ligi.
Diagramo 14.
Nigro havas metrajton. En ordinara reala
ludo, ordinara ludanto kontentiĝas pro ke
li povas kapti unu ŝtonon per procedo N-a,
B-b, N-c kaj B-d. Nu, se ekzistas esenca
vojo por kapti la blankon, Kie sidas ĝi?
Diagramo 15.
N-1 sidas sur la centro de triopo. Se Blanko
oblikve sin-ligas kiel B-2, Nigro tranĉas
blankon per N-3 kaj faras procedon de 'rebata
kapto' (sinĵeti en punkton a, lasi Blankon
kapti ĝin, kaj rekapti blankon). Se Blnako,
havante nenian rimedon, sinligas ĉe punkton
a, Nigro suben-iras al punkto b. Ĉi tiam,
Blanko ne povas ŝtopi nigrajn spirpunkojn
ambaŭflankajn kaj mortas.
Diagramo 16.
Iome pli malfacila estas solida sin-ligo
B-2. Nur se Nigro scias la teknikon, ke unue
interŝanĝi metojn N-3 kaj B-4, kaj due
tranĉi blankon per B-5, Blanko ankaŭ ne
povas minaci nigron ambaŭflanke, kaj la
blanko mortas.
Diagramo 17.
Nigro kun metrajto mortigu la blankon.
Se Nigro ordinare haltigas blankon per N-a,
Blanko suben-iras al B-b kaj viviĝas en
la formo 'kombila 6'.
Diagramo 18.
Ankaŭ esenca estas interna-meto N-1, kiu
sidas sur la vitala punkto, 'centro de triopo'.
Kontraŭ Blanka rezistado, B-2 kaj B-4, bone
estas ekstere haltigi nigron kiel N-5, pretiganate
revata-kapton. [Blanko sin-ĵetos en la punkto
malsupra de b; Nigro kaptos ĝin; Blanko
rekaptos nigra tri ŝtonojn.] Sekvas B-a
kaj N-b, kaj la blanko mortas en la formo
'interna 3'.
Diagramo 19.
Okaze, ebla estas vojo de tuŝmeto kiel N-1.
Sed en ĉi tia okazo, rezultas altelnekapto,
malplibona ol senkondiĉa morto en lasta
diagramo.
Diagramo 20.
Tiu ĉi formo ofte aperas en reala ludo.
Kondiĉe Nigro havas metrajton, kia vojo
estas bona? Se Nigro ordinare oblikven-sur-iras
al N-a, Blanko suben-iras al B-6 kaj viviĝas
en la formo de 'kombila 6'. Korekta solvo
estas alternekapto.
Diagramo 21.
Esenca estas pinĉ-tuŝ meto kiel N-1. Tiu
ĉi meto estas iome lerta, kiun oni povas
kompreni kiel metata sur esencan punkton
de 'kombila 6' en lasta diagramo. Sekvas
procedo N-3 kaj N-5, ĉi tiam restas nenia
vojo ol alterne-kapto post interŝanĝo de
B-a kaj N-b.
Diagramo 22.
Se, same kiel en diagramo 18, Nigro haste
internen-metas N-1, en ĉi tia okazo, post
B-6 Blanko havas alternativon de punkton
a kaj b por fari okulojn, kaj viviĝas. En
la procedo, se, anstataŭ N-5, Nigro ŝtonmetus
sur punkton a, Blanko respondus per B-b,
aŭ se N-b, per B-a. Ambaŭoakze Blanko viviĝas.
Diagramo 23.
Nigro kun metrajto mortugu la blankon. Ankaŭ
ĉi tia okazo, se Nigro ŝtonmetas sur punton
a, Blanko sin-vivigas per B-b en la formo
de 'kombila 6'. Tial Nigro devas pinĉ-tuŝ-meti
N-b.
Diagramo 24.
Por trovi la procedon N-1 kaj N-3, oni devas
iome multe lertiĝi. Intereca estas, ke sekve
se Blanko respondas per B-a, Nigro povas
fari duoblan minacon per N-b.
Diagramo 25.
Do, Blanko devus respondi internen kiel B-4.
Nigro unue detrui okulon per N-5 kaj due
per N-7 ravi okulon ĉi tiun flankan. Sekve
Blanko forkaptos nigrajn du ŝtonojn kaj
Nigro rekaptos la kaptinton, mortigante la
blanka ŝtonaron.