Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -

Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.

Ĉapitro 4
(daŭrigo 3)
- IĈIGOO-MASU (originala signifo en japana: ĉarpentista mezurilo kiu havas kapaciton ĉirkaŭ 180 kubaj centimetroj) -
Diagramo 80.
Oni ne-oficiale nomas la balnkan formon kun kvadarata teritorio 9 poenta, kiel "IĈIGOO-MASU", kiu havas diversajn variojn da viv-aŭ-mortaj procedoj. En ĉi tiu formo, por sin-vivigi, Blanko bezonas sin-gardantan meton B-a, per kio la blanko viviĝas perfekte.
Diagramo 81.
Kiam Nigro atakas la blankon, ankaŭ la punkto B-1 estas esenca. "Vitala punkto estas komuna por vi kaj por lakontraŭulo." Kaj N-1 sidas 'sur simetrika akso'. Plej bone Blanko respondas per B-2, kaj rezultas alternekapto.
Diagramo 82.
Blanko volus haltigi nigron kiel B-4, tamen ĉi tio estas malbona. Ĉar Nigro, per N-5, N-7, kaj N-9, moritigas la blankon en la formo de 'interna 5', ne rilate al alternekapto ĉe N-3.
Diagramo 83.
Nigro havas alian rimedon N-3, de kiu rezultas alterne-kapto simila al antaŭlasta diagramo. Supozu, ke Nigro malvenkas la alterne-kapton. Nigro ricevas eksteran damaĝon malpli multe en la rezultato de tiu ĉi diagramo, ol en antaŭlasta diagramo. Do N-3 en tiu ĉi diagramo estas iome pli bona.
Diagramo 84.
Malbone estas oblikven-sur-iri kiel N-3. Ĉar en la rezulto ĝis N-9, eĉ se Nigro venkas la alterne-kapton, li ne povas tuj sin-ligi ĉe punkto 2. Do li devas unue sufoki blankajn spirpunktojn, kaj due konkuri en la alterne-kapto; Ĉi tio estas alterne-kapto kun du liber-meto por Blanko, pli malfavola por Nigro ol tio en lastaj diagramoj.
Diagramo 85.
B-2 estas malbona klare. Post N-3 kaj N-5, Blanko estas en malfacilo. Se, Nigro sekve ŝtonmetus sur punkton 6, la formo fariĝus 'interna 4', eĉ se Blanko forkaptos la internan nigron. Do Blanko tuŝmetas B-6, tamen malvenkis la kaptkonkuron pro 'okul-diferenco'.
Diagramo 86.
La blanko havas unu eksteran spirpunkton. El kondiĉoj de 'ĉarpentista mezurilo', la plej severa estas tio de la lasta problemo (diagramo 80.), kiu fariĝas alterne-kapton. Kaj la kondiĉo malseveriĝas en nuna kaj venonta diagramo.
Diagramo 87.
De N-1 ĝis B-6, laŭ la sama procedo kiel en diagramo 81, rezultas alternekapton. La diferenco estas, ke Nigro nur laŭ la procedo povas fari alterne-kapton. Vidu sekvan diagramon.
Diagramo 88.
Por provi tion, Nigro prenas la saman procedon kiel en diagramo 83. La rezultato estas ne alterne-kapto sed senkondiĉa vivo. Sekve, se Nigro ŝtonkaptas per N-a, Blanko dispremas nigron per B-b. Grava estas unu diferenco da ekstera spirpunkto.
Diagramo 89.
En tiu ĉi formo, la blanko ne havas eksteran spirpunkton, sed oblikven-sur-iris ĉe unu flanko. Same rezultas alterne-kapto, tamen en malsama mekanismo.
Diagramo 90.
Bone estas tuŝmeti B-2 de la flanko sen oblikven-sur-iro. Se Blanko tuŝmetus B-7 de la alia flanko, la situacio fariĝus sama kiel en diagramo 81. En la nuna formo, se Blanko venkas la alterne-kapton kaj sin-ligas kiel B-5, gajnas avantaĝon sur dekstra latero.
Diagramo 91.
Blanko alimaniere fari alterne-kapton kiel la procedo de B-4 ĝis B-8. Se Nigro ne metus N-5, kaj nure oblikben-sur-irus al punkto 7, Blanko metus B-5 kaj farante kunvivon.
Diagramo 92.
La blanko havas unu eksteran spirpunkton, krome oblikven-sur-iris. Tiu ĉi formo estas ne severa por Blanko kaj la blanko jam preskaŭ vivas.
Diagramo 93.
La maniero, ke tuŝmetu de la flanko sen oblikven-sur-iro, estas sama kiel la antaŭa diagramo. Ĝis B-6, rezultas 'dek-mil-jara alterne-kapto'. Poste, Nigro eble sufokas eksterajn spirpunktojn a, b, kaj c, celante severan alterne-kaptadon per la procedo N-d, B-e, kaj N-f.
Diagramo 94.
La blanka formo estas sama kiel lasta, sed havas multe da spirpunktojn. En ĉi tia okazo, la situacio fariĝas ne 'dek-mil-jara alterne-kapto', sed preskaŭ egalas senkondiĉa vivo de blanko. Blanko devus unue ŝtonkapti metante B-a, kaj due dispremi ekde B-b, Nigro ne povas atingi la alterne-kaptadon pro ke li devas unue sufoki eksterajn spirpunktojn.
Diagramo 95.
La malplena 'ĉarpentista mezrilo' ne viviĝas, se Nigro internen metas unue. Memoru, ke, sen stela ŝtono, ĉarpentista mezrilo mortos. Vitala estas ankaŭ punkto a.
Diagramo 96.
Post la internen-meto N-1, ne efikas esenca vojo B-2. Nigro atakas fatalan defekton de la blanko, per N-3, 5, kaj 7, kaj mortigas ĝin. Sekve, se Blanko sin-ligas per B-a, Nigro faras 'internan-kvin' per N-b.
Diagramo 97.
Aŭ se Blanko respondas kiel B-2 kaj 4, Nigro okupas la fatalan punkton N-5 kaj mortigas la blankon. Post la kurbiĝo N-7, se Blanko faras okulon per B-a, Nigro tranĉas blankon per N-b.

- IŜI NO ŜITA ( laŭvorte "sub ŝtonoj"; tio signifas 'ŝtonmeti en la spuro de kaptito' ) -
Diagramo 98.
La esnca vojo de 'ŝtonmeto en la spuro de kaptito' malofte aperas en reala ludo, tamen interesa kiel 'vivo aŭ morto' problemo.
En ĉi tiu diagramo, se Blanko kaptas nigrajn du ŝtonojn per B-a, sekvas N-b, B-c, kaj Nigra okul-falsigo sube de punkto a je unu vojo,
Blanka forkapto, kaj Nigra srtingo [tradukanta noto: samtempe sin-ligo] ĉe punto a, kaj Nigro ravas blankan okulon. - Do, vitala estas punkto b.
Diagramo 99.
Blanko kurbiĝas kiel B-1, ŝajnigante ke si lasus Nigron kapti siajn ŝtonojn, kaj en la spuro de la forkapto post B-3 kaj N-4,...
Diagramo 100.
Renverse Blanko tranĉas nigron per B-5 kaj kaptas nigrajn tri ŝtonojn.
Ekzistas tipaj du formoj de 'ŝtonmeto en la spuro de kaptito'. Unu el du estas en ĉi tiu problemo, kie la ludanto oferas z-formaj 4 ŝtonojn kaj entranĉas en la spuro.
Diagramo 101.
Tiu ĉi problemo estas patrino de la alia formo de 'ŝtonmeto en la spuro de kaptito'.
Iu persono, post unu horo da pensado pri la problemo, diris ke la blanko neniel povas sin-vivigi.
Diagramo 102.
Blanko plej larĝe larĝigi sian teritorion, celante 'vivon per teritorio'. Nigro internenmetas N-2, kaj eniras kiel N-4, celante falsigi blankan okulon. Blanko forkaptas ilin, kaj faras semon de 'ŝtonmeto en la supro de kaptito', kiu fariĝas kvadrata formo de 4 ŝtonoj.
Diagramo 103.
Forlasante okulfalsigon N-6, Blanko sin-ligas en sia ŝultro, kaj lasu Nigron forkapti 4 ŝtonojn kvadratan. Sekva meto estas tranĉo maldekstre de N-6 je unu vojo.
"IŜI NO ŜITA" alie nomiĝas kiel "ATO-GIRI (ATO + KIRI)", kiu signifas 'spur-tranĉon'.

- oferi ŝtonon ( Esesnca vojo per oferita-ŝtono) -
Diagramo 104.
Trovu Nigran rimedon por sin-vivigi, kondiĉe, ke Nigro havas metrajton.
En tiel mralarĝa spaco, restas ebleco por sin-vivigi.
Diagramo 105.
Unue eliri kiel N-1, kaj sin-oferi kiel N-3. Tio estas komenco de okul-farado. Anstataŭ N-3, se Nigro minacus blankon per N-a kaj lasus Blankon sin-ligi kiel B-3, Nigro jam perdus eblecon por viviĝi. Blanko havas nenian alternativon ol forkapto, B-4,..
Diagramo 106.
Nigro minacas blankon per N-5 kaj N-7, ŝtonmeti sur unu 2-1 punkton sekvigante blankon, kaj okupas la dauan 2-1 punkton kiel N-9, farante okulojn. Tiu ĉi estas unu el minimuma vivo, alivorte ekstrema 'vivo per okulo'.
Diagramo 107.
Tiu ĉi problemo pri lim-aranĝo, devenas de unu el stelaj batalmodeloj. Oni lernas, ke kontraŭ Blanka oblikven-sur-iro B-1, Nigro devas eltiri kiel B-2. Tio estas malgajnema, ĉar krome restas blanka lim-aranĝa meto B-a. Kiel Nigro ne haltigas blankon per N-a?
Diagramo 108.
Se Nigro avare ŝparas malgrandan malgajnon kaj haltigas blankon per N-2, Blanko havas ŝancon por renverse tarnĉi per B-3. Blanko lasas Nigron forkapti unu ŝtonon, kiu fariĝas semo por okulfarado en la angulo same kiel lasta problemo.
Diagramo 109.
Blanko efikigas B-5, kaj ŝtonmetas sur ambaŭ 2-1 punktojn kiel B-7 kaj B-9, farante okulojn. Anstataŭ N-8, Nigro povus tranĉ blankon sube de B-7 je unu vojo, farante alterne-kapton, tamen estus malavantaĝa.
Diagramo 110.
Kondiĉe ke Nigro havas metrajton, Kiel Nigro mortigas la blanko?
Alternativa estas punktojn a kaj b, la formo ŝajnas viva, sed per ŝton-ofero la problemo solviĝas.
Diagramo 111.
Abrupte Nigro sin-oferas kiel N-1. Se Blanko forkaptas ĝin, Nigro en-iras kiel N-3, kaj la blanko jam mortas.
Diagramo 112.
Alie, se Blanko sin-ligas per B-2, Nigro oblikven-sur-iras kiel N-3, falsigante blankan okulon. Ankaŭ mortas la blanko.

[Fino de la libro.]