Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis,
honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.
Ĉapitro 4
(daŭrigo 1)
-esenca vojo de 'kaviĝo'-
Diagramo 26.
Pensu Blankan rimedon por sin-vivigi kondiĉe,
ke blanko havas metrajton. Laŭ ordinara
ideo oni verŝajne malsukcesas.
Diagramo 27.
Sinligo en bastona formo kiel B-1, respondata
de N-2, fariĝas 'morta 6'. Al tiu ĉi formo
mankas larĝeco por vivi. Anstataŭ B-1,
se Blanko suben-iras kiel B-2, Nigro kojnumas
per N-1 kaj mortigas la blankon. Tamen Blanko
havas bonan rimedon..
Diagramo 28.
B-1 estas iome eleganta meto. Sekve N-a,
B-b, N-c kaj B-d, Blnako havas okulon ambaŭfalnke.
Ni provizore nomu tiun kiel 'vojo de kaviĝo'.
Ĉu vi sentas intereson de 'viv-aŭ-morto
prblemo'?
Diagramo 29.
Blanko kun metrajto sin-vivigu. Se li sin-ligas
ĉe punkton a, sekvas N-b, B-c kaj N-d. La
larĝeco estas 6 kaj ne sufiĉa por viviĝi.
Diagramo 30.
Nur ce Blanko scias laesencan vojon 'kaviĝi'
kiel B-1, li povas fari okulojn per B-3 kaj
B-5.
Diagramo 31.
Se Nigro haltigas alian flankon per N-2,
Blanko suben-iras kiel B-3 kaj viviĝas en
la formo de 'rekta 4'.
-diversaj fazoj de 'alterne-kapto'-
Diagramo 32.
Por invadi interne la teritorion de Nigra
unu-punkta monopolumo, unu el taŭgaj procedoj
estas ĉi tio ek de la enrigardo B-1.
Diagramo 33.
Blanko vane larĝigas sian teritorion per
oblikven-sur-iro kaj sin-ligo, al tiu ĉi
formo mankas larĝeco. La formo post N-4
kaj B-5 estas 'angula 7', kiun ni studis
en antaŭa ĉapitro. Oni ne bezonas pluan
eksplikon pri la procedoj post N-6.
Diagramo 34.
Balnko trovas vojon por viviĝi nur per oblikven-sur-iri
kaj oblikva sinligo, B-1 kaj B-3. Sekvas
N-4 kaj B-5, kaj la formo sendube estas alterne-kapto.
Tiu ĉi procedo estas unu el esencaj vojoj
por invadi unu-punkta monopolumo, kiu aperas
ofte en reala ludo.
Diagramo 35.
En la lasta diagramo, ambaŭ flanko devus
konkuri la alterne-kaptadon. Se Nigro eviti
(aŭ malvenki) la alterne-kaptadon kaj sinligi
kiel N-6, Blanko oblikven-sur-iras kaj oblikve
sinligas, larĝigante sian teritorion, viviĝas
en tiu ĉi kazo.
Diagramo 36.
Kiam Nigro rekaptas la alterne-kapton, Blanko
cedante sinligas kiel B-11 kaj jam ne mortas.
Eĉ se Nigro internen-metas N-12, Blanko
faras okulon en angulo per B-13. Sekve, kontraŭ
N-a, Blanko respondos per B-b. Aŭ se, anstataŭ
N-12, se Nigro oblikven-sur-iras kiel N-a,
Blanko faras okulojn per B-12.
Diagramo 37.
Se Nigro antaŭvidas ke li malvenkos la alterne-kapton,
gajnema estas la starategio, ke Nigro oblikven-sur-iras
kaj sin-ligas kiel N-4 kaj 6, lasante blankon
viviĝi.
Diagramo 38.
El batalmodeloj de stelo. La ĉevala monopolumo
estas fortika, do la invadanta blanko ne
povas sin-vivigi senkondiĉe kaj devas elekti
la oblikve-sinligon. Cetere, antaŭ ol B-3,
Blanko povas interŝanĝi metojn B-a kaj
N-b.
Diagramo 39.
Ordinare, Nigro oblikven-sur-iras kiel N-1
kaj Blanko respondas kiel B-2 farante alterne-kapton.
Sed tiu procedo estas ne absoluta, en iaj
cirkonstancoj kiel...
Diagramo 40.
Se Nigro estas fortika, ekzempre kun gardanto
triangule-markita, li havas vojon por mortigi
la blankon per N-1. Sekve, se Blanko eksteren
iras kiel B-a, Nigro povas retiri kiel B-b.
Se Nigro respondus per N-c, Blanko viviĝus
laŭ la procedo B-d, N-b, kaj B-e.
Diagramo 41.
Ankaŭ tiu ĉi formo devenas de unu el stelaj
batalmodeloj. Se Nigro volas singardi, li
devus sin-ligi la punkton a. Se ne, Blanko
havas ŝancon por revivigi tri ŝtonojn per
alterne-kapto.
Diagramo 42.
La procedo por alterne-kapto, B-1, B-3 kaj
B-5, ofte aperas en reala ludo. Por venki
la alterne-kaptadon, Blanko devas venki la
unuan alterne-kapton ĉe pukto 3, kaj la
duan ĉe punkto 1 forkaptante N-4 per B-a.
Tio nomiĝas 'du-etapa alterne-kapto'.
Diagramo 43.
Nigro eble volus suben-iri kiel N-4, tamen
per B-5 ankaŭ rezultas alterne-kapto. Krome,
tiu ĉi estas rekta alterne-kapto, ĉar Blanko
povas forkapti la nigron per unu meto B-a.
Do la situacio por Nigro estas malavantaĝa
ol en lasta diagramo.
Diagramo 44.
La formo similas tion en diagramo 32, sed
estas ne sama.
Se Blanko havas metrajton, kiel li sin-vivigi?
Ankaŭ Ĉi tiu formo ofte aperas en reala
ludo, kaj unu ekzemplo de 'vivo per okulo'.
Diagramo 45.
Se Blanko oblikven-sur-iras kaj sin-ligas
kiel B-1 kaj B-3, 'angula 7' mankas larĝeco.
En ĉapitro 2, Ni jam detale studis Nigran
rimedon, oblikven-sur-iron N-4, por mortigi
la blankon.
Diagramo 46.
Se sufiĉe estus fari alterne-kapton per
B-1 kaj B-3, la solvo estus rekte sama kiel
diagramo 34. Tamen ĉi tiu estas ne korekta
solvo. Krome, verdire, per B-1 Blanko ne
povas fari alterne-kapton. Vidu la sekvon.
Diagramo 47.
Kontraŭ B-1 Nigro respondas per akregan
invadon B-2, kaj mortigas la blankon sen
alterne-kapto. Se Blanko sin-ligas ĉe punkto
a, Nigro haltigas blankon per N-b kaj mortigas
ĝin. (Vidu diagramon 42 en ĉapitro 2.)
Alie, se Blanko sin-etendis sur punkton b,
kompreneble Nigro tranĉas la blankon ĉe
la punto a.
Diagramo 48.
Se vi rimarkas, ke la N-2 en lasta diagramo
kaj B-3 en antaŭlasta sidas sur vitara punkto,
vi povas trovi korektan solvon, oblikven-iron
B-1 en ĉi tia diagramo. Kontrau N-2, Blanko
faras okulon per B-3 en marlarĝa spaco,
kaj viviĝas prudente.
Diagramo 49.
Per N-2, Nigro celas mortigi la blankon laŭ
procedo B-a, N-3. Blanko ne laŭiranate laŭ
Nigra intenco, oblikven-sur-iras kaj suben-iras
kiel B-3 kaj B-5. Sekve, se Nigro retiras
kiel N-a, Blanko suben-iras kiel B-b kaj
viviĝas en la formo de 'kurba 4'. Aŭ, se
Nigro sin-etendas kiel N-b, Blanko suben-iras
kiel B-a ankaŭ sin-vivigante.
******
Tradukanta komento;
Post la ŝanĝo de N-b kaj B-a, ian malfacilecon
vi legantoj sentus por Blanko sin-vivigi.
Diagramo 49a.
Malbone estas minaci nigran du ŝtonon kiel
B-4. Nigro kontraŭ-minaci blankan sep ŝtonojn
kiel N-5, kaj post Blanka forkapto
B-6,..
Diagramo 49b.
Nigro rekaptas ĝin kiel N-7. Ĉi tiam, Blanko
minacas nigran unu ŝtonon kiel B-a, Nigro
ree kontraŭ-minacas blankan tri ŝtonojn
kiel N-b, rezultas alterne-kapto.
Alie, Se Blanko sin-ligas kiel B-c, fariĝas
la formo 'kurba 4 ĉe angulo', kiu estas
morta laŭ Japana regulo.
Diagramo 49c.
Ankaŭ malbone estas haltigi kaj minaci N-3
kiel B-4. Nigro kontraŭ-minaci blankan tri
ŝtonojn kiel N-5, kaj rezultas alterne-kapto.
Diagramo 49d.
Korekte estas sin-ligi kiel B-4. Eĉ se Nigro
sufokas eksteran spirpunkton kiel N-5, Blanko
povas forlasi la angulon. Ĉu vi komprenas,
ke la situacio faraiĝas kunvivo aŭ alterne-kapto
laŭ Blanka volo?
Se Blanko sufoki internan spirpunkton dekstren
de B-4, alterne-kapto rezultas laŭ la procedo,
Nigra sin-ligo, Blanka forkapto, Nigra internen-meto
en la spuro de N-1, Blanka sin-ofero ĉe
la vertico (1-1 punkton), kaj Nigra kapto.
Se Nigro ŝton-metus sur la punkton malsuperen-maldekstren
de N-1, Blanko kaptus la tri nigrajn ŝtonojn,
kaj viviĝus farante okulon ĉe la punkton.
******
Diagramo 50.
Alia rimedo por invadi unupunktan monopolumon
estas tuŝmeto B-1. Laŭ procedo ĝis B-7,
Blanko povas viviĝi mallarĝe. Kontarŭ
Nigra haitigo N-a, Blanko faras okulon per
B-b. Alimaniere Nigro atakus la blankon,
kiel sekva diagramo.
Diagramo 51.
Nigro internen-metas sur 2-1 punkton. Blanko
respondas kiel B-2, sin-oferas kiel B-4.
Rezultas ne alterne-kapto sed senkondiĉa
vivo. Ĉar, eĉ se Nigro interŝanĝas metojn,
N-5 kaj B-6, kaj ŝtonkaptas kiel N-7,...
Diagramo 52.
Blanko aliflanken minacas ĝin, kaj faras
du okulojn dispremante la nigrajn du-ŝtonojn.
Nigro ne havas pluan rimedon.
Diagramo 53.
Post la situacio en diagramo 50, Blanko ne
povas plue ŝtonmeti antaŭ ol Nigro. Malgraŭ
tio, se Blanko ŝtonmetas sekvigajn metojn
B-1 kaj B-3, nuntempe Nigra internen-meto
N-a estas efika.
Diagramo 54.
La procedo de N-1 ĝis N-7 estas tute sama
kiel tio en diagramo 51, Sed ĉiokaze, post
la kapto de alterne-kapto kiel N-7, la situacio
estas neniu alia ol alterne-kapto. Blanko
ne havas rimedon por eviti ĝin. Ni certigu
tion per sekva diagramo.
Diagramo 55.
Pro la interŝanĝo de triangule-markitaj
metoj, Blanko ne povas dispremi nigron kiel
B-a. Blanko pensis, ke gajmene estas efikigi
sekvigajn metojn, tamen li sin-sufokis lian
spirpunkton.