Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis,
honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.
Ĉapitro 3
Teorio kaj Realo de 'Vivo aŭ Morto'
---"Kiel viviĝi. Aŭ kiel mortigi."
---
Studado en 'Vivo aŭ Morto' devu unue esplori
variojn de elektitaj formoj kiuj aperas en
realaj ludoj, due kompreni ilin perfekte,
kaj trie memori ilin. Do en la antaŭa ĉapitro,
la aŭtoro elektis fundamentajn formojn "angulaj
6, 7, kaj 8", kaj esploris ilin komplete.
Dum la kompleta esplorado, aperiĝis ne nur
nuraj esencaj metoj de ĝustaj procedoj,
sed ankaŭ malbonaj metoj, el kiuj rezultas
videblaj malsukcesoj. Do, antaŭ ol akiri
konkludojn, ni elspezas ne malmultajn pensojn
kaj verkojn. Ĉar la formoj estas fundamentaj,
ni ne domaĝis penon kaj elektis ortodoksan
metodon. Ĉe grava fazo en realaj ludoj,
oni devas tralegi la fazon kun tia prudento.
En ĉi tia ĉapitro, ni progresante studu
problemojn pri vivo-morto, kun fundamentaj
taktikoj koncernaj. Ekzistas diversaj ŝtonformoj
koncernajn al vivo aŭ morto, kaj teknikoj
kiuj vivigas aŭ mortigas la ŝtonformojn.
Oni unue komprenu kaj memoru fundamentajn
taktikojn por simplaj formoj, due progresu
al pli komplikaj prblemoj.
* * * *
"Du vojo al vivo"
Por vivigi sian ŝtonaron, alivorte por havi
du okulojn, oni havas du rimedojn. Unu estas
ŝtonmeti en sia teritorio, rekte farante
okulojn.
La alie estas larĝigi la teritorion de la
ŝtonaro ĉe la limo, gajnante teritoriojn
kaj malrekte kontribuante por havi du okulojn.
Diagramo 1,
Por ekzemplo, en la unu vario el "alt-stela"
batalmodeloj, Diagramo 1, ĉi tiam Nigro
havas metorajton, li devas vivigi la ŝtonaron
metitan ĝis N-21.
Diagramo 2.
Se Nigro haltigas blankon ĉe supra rando
al N-1, Blanko internen-metas B-2 kaj Nigro
ne povas fari du okulojn. ( Kontraŭ N-a,
blanko respondas per B-b, aŭ kontraŭ N-b
per B-a.) Kaj en kaptkonkuro, blanka met-nombro
por kapti la nigron estas nur 4 ek de B-a.
Tial Nigro malvenkos en la kaptkonkuro.
Do, Nigro devas sin-vivigi unue;
Diagramo 3.
Per ĉi tiu N-1 Nigro faras okulojn rekte.
La punkto estas sama kaj vitala kiel B-2
en la lasta diagramo, laŭ la proverbo, "Vitala
punkto estas komuna por vi kaj kontraŭulo."
Ĉi tian metodon, per kia meto oni faras
okulon ŝtonmetante en sia teritorio, ni
nomu kiel "vivo per okulo". Sed
ĉi tiu estas ne nura metodo.
Diagramo 4.
La suben-iro B-1 estas alia bona meto. Sekve,
se Blnako interne-metas al B-a, Nigro respondas
per B-b kaj perfekte vivas. Krome havas celon,
ke Nigro eliros al N-c. Ĉi tian metodon,
per kia meto oni plilarĝigas lian teritorion,
kaj taksas fari du okulojn en la larĝeco,
ni nomu kiel "vivo per teritorio".
La formo en lasta diagramo kaj tio en ĉi
tia havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn.
Oni elektas ĉi tian kiel batalmodelo, taksante
ĉi tion pli bona.
- Vivo per okuloj -
Se oni interkomparas "vivon per okuloj"
kaj "vivon per teritorio", li ne
povas determini, ke unu el ili estas pli
grava ol alia. Tamen, kiam oni pensas lokan
vivon-aŭ-morton, pliofte taŭgas "vivo
per okuloj", kaj malofte ambaŭ metodo
taŭgas por vivi, kiel montrita en antaŭaj
diagramoj.
Diagramo 5.
Se Blanko havas metrajton kaj celas vivigi
la ŝtonaron, li devus pripensi tri metojn
B-a, B-b, kaj B-c.
Diagramo 6.
B-1, la meto por larĝigi limon, celante
"vivon per teritorio", malsukcesas
kiam Nigro internenmetas N-2 ŝtonon sur
2-1 punkton. Sekve, se Blanko metas B-a,
Nigro metas N-b. aŭ se Blanko metas B-b,
Nigro metas N-a. En ambaŭa okazo, blanko
havas nur unu okulon. N-2 sidas sur vivpunkto
de la blanko.
Diagramo 7.
Ankaŭ la B-1 ĉi tia estas por sidigi limon,
celante "vivon per teritorio".
En ĉi tia kauzo, internen-meto N-2 sidas
sur vivpunkto de la blanko. Se Blanko metas
B-a, Nigro N-b, aŭ se Blanko metas B-b,
Nigro N-a. Neniel Blanko povas havi du okulojn,
do la blanko mortas.
La alia vojo estas jene;
Digramo 8.
Singardu metante B-1 en sia teritorio, kaj
la blanko vivas. Se Nigro sekve metas N-a,
Blanko respondas per B-b. Unuavide, la B-1
ŝajnus kurioza, tamen se anticipe ekzistas
interŝanĝo de metoj N-a kaj B-b;
Diagramo 9.
Ne malfacile estas trovi meton B-1 per kiu
Blanko faras du okulojn. Oni povas diri ke,
la meto B-1 en diagramo 8 estus preterlasita
punkto en homa senso. Aliflanke, ĉi tiu
meto estas tipa el metoj por "vivo per
okuloj". Kaj per la proverbo "vitala
estas 2-1 punkto en angulo", oni instruas
nin sur laŭsperta kono ke, por "vivo
per okuloj" tipaj estas la 2-1 punktoj
kiuj faras unu okulon je nur du metoj.
Krome la aŭtoro montras alian aplikon de
la proverbo; en diagramo 6, kiam Blanko celas
"vivon per teritorio" per B-1,
bonega estas internen-meto N-2 sur vitala
punkto de la blanko. Vi kaj pensu la reverson,
kaj rememorigu alian proverbon "komuna
estas vitala punkto por vi kaj por kontraŭulo",
kaj povus trovi la mirindan meton B-1 en
diagramo 8.
- Vivo per teritorio-
Se omi pripensas pri 'vivo aŭ morto', precipe
kiam solvas Go-problemojn pri 'Vivo aŭ Morto'
por viviĝi aŭ mortigi, en preskaŭ ĉiu
kazo aperas 'vivo per okuloj', kiel la aŭtoro
jam skribis en antaŭa paragrafo. La kialo
estas, ke problemoj pri 'vivo per okuloj'
estas pli interesa en esencaj procedoj ol
tiuj pri 'vivo per okuloj'. Kaj la mirindaj
aŭ akraj metoj pli forte interesas la solvantojn.
Tamen, en reala ludo, ne nur mirindaj aŭ
akraj metoj rezultigas venkon. Sed, daŭre
kompilita peno, kiel konsekvaj metoj ordinaraj
sed ĝustaj, precizaj kalkuladoj de gajno-malgajno,
ktp., ĉefe subtenas la forto por venko.
En ĉi tia vidpunkto, la tekniko de 'vivo
per teritorio' estas necesa, kiam oni pensas
ne nur 'vivon aŭ moriton' sed ankaŭ gajno-malgajno.
Minimume, 'vivo per teritorio' kun ŝtonmeto
ekstera estas pli gajnema ol 'vivo per okulojn'
kun ŝtonmeto interna. Tio estas tiel klara,
ke oni ne necesas vidi la ekzemplon de diagramo
1 kaj la sekvoj.
Diagramo 10.
La formo, kie blanko suben-iris kiel B-1,
nomiĝas 'kombila formo' aŭ simple 'kombila
6'. Ĉi tio estas tipa el formoj de 'vivo
per teritorio'. Kial oni nomas ĉi tion 'kombila
formo'? Jene;
Diagramo 11.
Kiam oni pensas la procedo ek de N-1 ĝis
B-4, la formo fariĝas kombila.
Se, anstataŭ N-1, Nigro internen metus N-4,
al centro-unupunkta de triopo, Blanko respondus
per B-2 kaj Nigro malsukcesus.
Aŭ se Nigro tuŝmetus N-2, Blanko respondus
per B-4 kaj viviĝus.
Rememoru proverbon "esenca meto troviĝas
sur la simetria akso".
Krome, la aŭtoro montras ke, tiu formo neniel
viviĝas alie ol en 'kombila', jene;
Diagramo 12.
Malgraŭ blanka celo 'vivo per okulo', per
B-1, Nigro respondas per HANE (oblikven-suriro),
rezultas KOO (alternekapto). Aŭ se Blanko
oblikve-sinligus per B-3 anstataŭ B-1, Nigro
internenmetus N-1, kaj mortigus la blankon.
Por pruvi tion, ke grava estas 'vivo per
teritorio', legantoj rememoru, ke la enhavoj
'angula 6', 'angula 7', kaj 'angula 8', kiujn
vi studis en chapitro 2, estas tute pripenso
pri la koncerno inter grandeco de teritorio
kaj formo por viviĝi.