Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis,
honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.
Ĉapitro 2
(daŭrigo 6)
Angula ok
Diagramo 150.
Ĉi tiu formo plej ofte aperas en reala ludo.
La blanko vivas perfekte, sen kroma singardo.
Nu ni esploru variojn.
Diagramo 151.
Kiam nigro demandas blankan respondon per
N-1, necese estas havi okulon per B-2.
Oni kalkulas la blankon kiel ses poentojn
da teritorio, supozante limo sidas ĉe B-a
kaj B-b.
Diagramo 152.
Se blanko avidas unu poenton kaj haltigas
nigron per B-2, la situacio estas grava pro
nigra tuŝmeto N-3.
Blanko havas nenian rimedon ol alterna-kaptado
per B-a, N-b, kaj B-c. Ĉar, se blanko ansutataŭigus
la B-a-on per B-c, Nigro mortigus la blankon
per N-a.
Diagramo 153.
Kiam Nigro ovlikven-sur-iras ĉe la flanko
de N-1, Blanko ankaŭ sin-sekurigas per B-2.
Kaj la blanko kalkulas ses poentojn da teritorio.
Se Nigro krome ovlikven-sur-iras ĉe la alia
flanko de N-3, ĉi tiam Blanko povas haltigi
nigron per B-4.
Diagramo 154.
Blanko forte, tamen vane haltigas nigron
per B-2. Kiam Nigro sin-ligas al N-3, Blanko
devas singardi per B-4. La interŝanĝo de
B-2 kaj N-3 estas tio de interno kaj ekstero,
do Blanko malgajnas ĉi tie. Ĉar la N-3
ŝtono havas efikon maldekstren.
[Poste, en diagramo 184, ekzempro de sama
efiko estos montrita.]
Diagramo 155.
Se Blanko neglektas la danĝeron, per ovlikven-sur-iro
N-1, problemo okazas en la angulo. Tion ni
jam esploris ek de diagramo 55.
[en Chapitro 2 daŭrigo 2]
Diagramo 156.
En abgula-ok formo, tio estas vana, ke Nigro
rekte interne-metas al N-1. Blanko respondas
facile per B-2 kaj B-4, Blanko vivas kun
alternativa okulo per B-a aŭ B-b; se Nigro
ŝtonmetos al N-a, Blanko respondos al N-a,
kaj se Nigro N-b, Blanko B-a.
Diagramo 157.
Nigra tuŝmeto N-1 kaj oblikven-sur-iro N-3
estas esenca procedo, atentinda. Tiam Blanko
devas minaĉi per B-4 kaj nuligi Nigran rimedon
de alternekaptado, kaj viviĝas havante okulon
per B-6.
Digramo 158.
Se Nigro interne-metas al N-1, Blanko oblikven-sur-iru
al B-2. Sekve, se Nigro ŝtonmetas al N-a,
Blanko respondas per B-b.
Aŭ se N-b, per B-a. Blanko viviĝas havante
okulon.
Alie, okazo kiam Nigro oblikven-tuŝmetas
al N-c, estas sama kiel lasta diagramo.
Digramo 159.
La alia formo el "angula ok" estas
ĉi tio, kun oblikva-ligo triangule-markita.
Ankaŭ Ĉi tio vivas perfekte, Tamen la formoj
la unua kaj dua diferencas en efikiĝo de
ekstere; konklude, ĉi tiu formo estas ne
efikita de Nigra suben-iro al N-a, sed estos
mortigita , se ekzistas Nigra suben-iro al
N-b.
Diagramo 160.
Kontraŭ Nigra suben-iro al N-1, Blanko devas
sin-gardi per B-2. Se Blanko neglektus, Nigro
havus rimedon jenan;
Diagramo 161.
Nigro igas blankon kapti unu ŝtonon, N-1;
kiu trovas la rimedon per si mem? Tamen la
meto rilatas kun sekva esenca meto: interna
meto al 2-1 vitala punkto, N-3. Ĉi tiu estas
sola, mirinda procedo efika por la situacio.
Ĉi tie, malgraŭ la kapto, Blnako ne povas
havi okulon per B-a...
Diagramo 162.
Sen alia rimedo, Blanko respondas per B-4,
Nigro minacas unu ŝtonon kaj falsigas la
okulon. La formo post B-6 kaj N-7 estas "kurba
kvar en angulo", do la blanko mortas
senkondice [laŭ japana regulo], ne koncerne
al la alterne-kaptado ĉe la maldekstra flanko.
Diagramo 163.
Se Nigro haste interne-metas N-1, Blanko
kolizias al B-2. Nigro prokraste okul-falsigas
per N-3, tamen ĉi tiam Blanko ne kaptas
ĝin. Blanko evitas nigran atakon kaj lerte
viviĝas per B-4 kaj B-6.
Diagramo 164.
Por la formo, kun solida ligo triangule markita,
Nigra suben-iro N-1 estas tute ne efika.
Ĉi tiam, Blanko povas neglekti N-1 kaj ŝtonmeti
alie. Kontraŭ Nigra atako N-a aŭ N-b, Blanko
havas rimedojn por vivi. Legantoj provu tion
per si mem.
Diagramo 165.
Aliflanke, la formo estas iome malforta kontraŭ
Nigra suben-iro al N-1. Se Blanko neglektas,
Nigro tuŝmetos al N-a kaj problemo okazas.
Diagramo 166.
Ĉi tiam, N-1 kaj N-3 estas severa procedo,
kaj per N-5 rezultas alterne-kaptado. Tamen,
ĉi tia formo havas tiel kompleksajn fazojn,
kiel, eĉ se Nigro gajnas la alterne-kaptadon
kaj sekve ŝtonkapti al N-a kaj ree gajnas
la denovan alterne-kaptadon, ankoraŭ ne
solviĝas la problemo. Jene montriĝas ĉi
tio;
Diagramo 167.
Nigro ne povas gajni la alterne-kaptadon
per sin-ligo N-a. [Ĉar blanko kaptus nigron
per B-c. Do Nigro devas oblikven-sur-iri
de maldekstre sur la supra latero. Sekve,
la alternekaptado daŭros.]* Aliflanke, Blanko,
por viviĝi, devas gajni du alterne-kaptojn
ĉe B-a kaj B-b kaj forkapti nigron per B-c.
[*: noto de la tradukanto]
Diagramo 168.
Se Blanko volas eviti la alternekaptdon en
la lasta diagramo, kaj minacas nigron per
B-4 kaj faras okulon per B-6, Nigro transvadas
per oblikven-sur-iro N-7, mortigante la blankon.
Ĉi tie, la triangule markita nigra suben-tra-iro
perfekte efikas.
Diagramo 169.
Por la formo, kun oblikva ligo triangule
markita, Nigra suben-iro N-1 estas tute ne
efika.
Se Nigro daŭros ataki la blankon, nenia
rimedo restas alia ol interna meto al N-a
;
Diagramo 170.
Kontraŭ N-1, Blanko respondas per B-2 kaj
B-4. Sekve, se Nigro falsigos balnkan okulon
per N-a, Blanko forkaptos N-1 per B-b kaj
Nigro malsukcesos. Ĉi tiam Nigra suben-iro
triangule markita estas tute ne efika por
rabi blankan okulon.
Diagramo 171.
La formo kun oblikva ligo triangule markita
diferencas de tio kun solida ligo B-a pri
eltenanta forteco kontraŭ Nigra oblikven
sur-iro N-a.
Se Blanko singardas per B-2, la diferenco
malaperas, same kiel Diagramo 151. Tamen,
ĉi tie [kun oblikva ligo triangule markita],
Blanko povas haltigi nigron per B-b.
Diagramo 172.
La procedo, oblikeven sur-iri 'HANE' N-1
kaj internen meti 'OKI' al vitala punkto
N-3, estas plej bona, jam kelkfoje aperiĝis.
Eĉ per tio, Nigro ne povas mortigi la blankon;
per B-4 blanko sin-sekurigas.
Diagramo 173.
Ĝis B-8, la blanko vivas perfeke, flankenlasante
la problemon de malgajno per Nigran forkapto
ĉe N-a. Krome la anticipa interŝanĝo de
triangule-markitaj nigra kaj blanka ŝtonoj,
estas malavantaĝa por Nigro.
Diagramo 174.
Aplikata problemo. Tiu ĉi formo estas unu
el batalmodeloj de stelo-ĉavala pritendumo-larĝe
ĉevala etendo.
Kiam Nigro haltigas blankon ĉe N-a, ĉu
blanko devus solide sin-ligi al B-b aŭ oblikve
ligi al B-c?
Diagramo 175.
La ĝusta respondo estas B-2, oblikva ligo.
Oni povas kompreni, ke la vivo-morto de la
blanka ŝtonaro en angulo koncernas movon
de eksteraj du ŝtonoj triangule markitaj,
per sekvaj diagramoj.
Diagramo 176.
Se Blanko solide sin-ligas per la trangle
malkita ŝtono, poste, kiam Blanko metas
B-1 movante de la du blankaj ŝtonoj eksteraj,
Nigra suben-iro B-2 koncernas kun vivo-morto
de la blanko en la angulo. Bonvole ree studu
tuŝmeton N-a per diagramo 166.
Diagramo 177.
Aŭtoro provizore skribis, ke ĝusta estas
diagramo 175, tamen sur strategia vidpunkto,
Blanko devus antaŭe efikigi la movon B-2
kaj poste oblikven sin-ligi per B-4. Se Nigro,
anstataŭ N-3, tranĉus kaj kaptus unu blankon
per N-a, Blanko transvadus al B-3.
Diagramo 178.
Se Nigro oblikven sur-iras por efiki eksteren,
Blanko povas solide sin-ligi ĉe punkto a.
Tiam, kiel plu alta taktiko, Blanko povas
forlasi batalon ĉi tie kaj ŝtonmeti aliloken.
Diagramo 179.
Tiam Nigro tranĉi-kaptas unu blankan ŝtonon
per N-1, Blnako povas efikigi B-4 kaj devigi
Nigron sin-ligi al N-5, povas viviĝi metante
sur 2-1 punton B-6. Anstataŭ N-1, Nigro
povus oblikven sur-iri al N-4 kaj farus alterne-kaptadon.
Do, Blnako pli bone anticipe interŝanĝu
la metojn B-4 kaj N-5.
Diagramo 180.
Ĉi tiu estas unu el aliaj batalmodeloj de
stelo. Kiam Blanko internen invadas en Nigra
larĝe ĉevala etendo de la stelo, oni instruas
ke solide sin-ligu, kiel B-13. Ĉar en ĉi
tia formo, la eblecon, ke Nigra suben-iro
al N-a kaŭzos problemon, estas malgranda.
Diagramo 181.
Por taksi la teritorion de la blankon, kiel
jam skribita, enkalkulu interŝaĝon de N-1
kaj B-2, kaj pensu ke la limoj sidas B-a
kaj B-b, kaj rezultas 6 poentoj.
Aliflanke, en okazo de oblikva ligado, kie
la triangule markita blanka ŝtono sidas
sur unu pli supra vojo;
Diagramo 182.
Restas Nigra lim^aranĝa procedo ek de N-1.
Ĉi tiam, se Nigro ŝtonkaptas per N-a, blanka
teritorio nombras 4 poentojn [ inkluzive
unu nigra kaptinto ], kaj Nigro kaptis unu
blankon, do la blanka teritorio malmultiĝas
al 3 poentoj.
Diagramo 183.
Jene prezentiĝas sintezan problemon de vivo-morto
kaj lim-aranĝo. Oni povas kompreni, ke la
fromo en supra-dekstra angulo estas daŭrigo
de la batalmodelo, nigra stelo - blanka invado
ĉe 3-3 punkto, kiel montrita en malsupra-maldekstra
angulo.
Ĉi tie, pri situacio de supra rando, maldekstra
blanka teritorio estas sufiĉe granda. Do
Nigro devas peni malgrandigi ĝin. Tamen,
se Nigro metas ordinaran grandan simian gliton
N-a, rezultas procedo B-b, N-c, kaj B-d,
Nigro ne sufiĉe malgrandigas blankan teritorion.
Ĉi tie Nigro devu pensi koncernon al vivo-morta
problemo de la blanka ŝtonaro en supra-dekstra
angulo.
Diagramo 184.
Se oni ekrimarkas ke suben-iro al la unua
linio N-1 estas efika al blanko en supra-dekstra
angulo, li povas trovi ĝustan solvon. Kiam
Blanko devigate sin-gardas per B-2, Nigro
ensaltas al N-3. Poste, se Blanko respondas
per B-a, Nigro plue ensaltas al N-b, blanka
teritorio malgrandiĝas ne-malmulte.
Se Blanko neglektas Nigran suben-iron N-1[kaj
gardas sian grandan teritorion], Nigro bone
metas N-3 kaj N-5 mortigante la blankon.
Ĉi tie, se Blanko forkaptas per B-a, Nigro
rabas okulon per N-b, kaj la truo de N-3
ne fariĝas blanka okulo. La taktiko estas
iome alta nivela por DANNulo, legantoj memoru
ĝin kiel sama taktiko montrita ĉe diagramo
161.
-----
Nu resumu angulan 6on , 7on, kaj 8on, kaj
reguligu la sciojn pri fundamentaj formoj.
Unue, angula 6 estas morta, do ne bezonas
diagramon.
Due, pri formoj angulaj 7oj;
Diagramo 185.
En iu ajn el la unua formo en S.D.angulo,
la dua en MS.D.angulo, kaj la tria en S.MD.
angulo, Blanko por viviĝi devas singardi
per N-a. Se Nigro havas metrajton, Nigro
oblikven sur-iras al N-b kaj mortigas blanko
en ĉiu diagramo.
La kvara formo en MS.MD.angulo estas escepto,
eĉ se Nigro havas metrajton, rezultas alterne-kapto.
La metpunko estas iu el N-a, N-b, aŭ N-c.
Diagramo 186.
Pri formoj el angulaj 8oj, ne ekzistas marta
formo, la problemoj estas efikoj de la ĉirkaŭo
kaj gajno-malgajno de teritorio.
La formo en Supra-Dekstra angulo havas malfortaĵon,
ke Nigro povas efikigi suben-iron N-a aŭ
oblikven-sur-iron N-b.
Al tiu en S.MD. angulo, Nigro povas efikigi
suben-iron N-c.
Aliflanke, La formo en MS. MD. angulo estas
falsa, ĉar, se Nigro internen metas al la
vitala punkto N-1, rezultas alterne-kapto.