Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -

Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.

Ĉapitro 2
(daŭrigo 3)
Angula sep - dua formo -

Diagramo 69.
Tiu ĉi estas la dua formo de 'angula sep' kiu havas elstaraĵon aldonitan al angula ses en la alia flanko ol al la unua formo. Kiel la unua formo, la blanko viviĝos, se blanko havas metrajton, aŭ motiĝos, se Nigro havas metrajton.
Diagramo 70.
Per 'HANE'o(ovkivken sur-iro) al N-1, la situacio egaliĝas al anula ses, kaj la blanko jam mortis. Se Blanko respondas al B-2, Nigro fatale metas al N-3. Sekve, se Blanko metas al B-a, Nigra rimedo devus 'HANE'o(ovkivken sur-iro) al N-b, sama kiel Diagramo 7.
Diagramo 71.
Se Nigro metas al N-5 kaj N-7, la formo fariĝas 'kurba 4 ĉe angulo', kaj la blanko mortas laŭ japana GO-regulo. Tamen, en ia situacio, problemo povos okazi, kiel vi jam lernis en Diagramo 8. Nigro devus meti al N-b.
Diagramo 72.
Kiam Blanko metas al 2-1 punkton, B-2, celante havi du okulajn, Nigro okupas alian 2-1 punkton, N-3, kaj malhelpas Blankon. Sekva procedo estus B-a, N-b, B-c, N-d, aŭ B-a, N-d. En ambaŭ okazoj, Nigro kaptos la blankon.
Diagramo 73.
Se Nigro enrampas al N-3, Blanko faras okulon per meto B-4 kaj la blanko viviĝas. Tre efike estas fari okulon per nur du metojn B-2 kaj B-4. La efikeco estas maksimuma, Tio estas kialo, kial 2-1 punkto estas fatala.
Diagramo 74.
Se Balnko metas al B-2, Nigro devas meti sur la alian 2-1 punkton, N-3.
"En angulo, vitala estas 2-1 punkto."
"Vitala punkto estas komuna por vi kaj kontraŭulo."
Se Nigro metus al kiu ajn punkto alia ol N-3, Blanko metus al B-3 kaj la blanko viviĝus.
Diagramo 75.
Se Blanko haltigas al B-2, celante viviĝo per larĝigo de sia teritorio, Nigro oblikven sur-iras al N-3, kaj faras 'internan 5on' per N-5.
Tio estas kombino de 2 provervoj;
"Ekmortigu per HANEo(oblikven sur-iro)."
"Fatala estas 2-1 punkto ĉe angulo."
Diagramo 76.
Aŭ, se Blanko suben-iras al B-2, Nigro povas mortigi la blankon en la formo de 'interna 5', per metoj N-3 akj N-5. Tie, Nigro povas preferi meti nur al N-5 anstataŭe.
Kiam Blanko kaptas nigrajn 2 ŝtonojn per B-6, Nigro finigas la procedon jene...
Diagramo 77.
Nigro falsigas blankan okulon per sin-ofero al N-7, kaj se blanko eliras al B-8, Nigro povas halti la blankon per N-9 aŭ N-a. Tiu ĉi tekniko estas jam montrita ĉe diagramo 40.
Diagramo 78.
En tia okazo, se nigra triangule markita ŝtono sidas kaj blanka oblikven sur-iro al a ne efikus, Nigro povas mortigi la blankon per tuŝmeto al N-1 facile. Aparte, se blanka oblikven sur-iro al b estas efika, Nigro havas ne alian rimedon ol la tuŝmeto. (Vidu diagramon 87an kaj la sekvantajn.)
Diagramo 79.
Se blanko oblikven sur-iras al B-2, grave estas suben-iri al la alian 2-1 punkton, N-3, por nigro. Se Blanko sin larĝigas per B-4, Nigro faras la formon 'interna 5' per meto al N-5. Provante, sufoku blankon ek de N-a.
Diagramo 80.
Tuŝmeto al B-2 estas pli konfuzema. Sed, nur se nigro prave suben-iras al la ailan 2-1 punkton, ne tre malfacile estas mortigi la blankon. La ĝusta procedo estas, ke nigro unue oblikven sur-iri al N-5, kaj sekve sin etendi al N-7.
Diagramo 81.
Se Nigro fuŝe rapidas la internan meton al N-5, Blanko suben iras al B-6 kaj jam viviĝas. Sekve, se Nigro suben-iras al N-a, Blnako sufokas nigron al B-b, kaj Nigro ne povas mortigi la blankon.
Diagramo 82.
Kiam Blanko tuŝumetas al B-2, se Nigro fuŝe transvadas al N-3, Blanko sinoferas al B-4 kaj faras alternekapton(KOO).
Ĉi tie, Blanko okupis ambaŭ du 2-1 punktojn.
Diagramo 83.
Diference ol antaŭaj diagramoj, se Blanka oblikven sur-iro al B-2 estas efika, la situacio estas malfacila. Kiam Nigro suben-iras al B-5, Blanko sufokas al B-6, kaj ŝajnas, ke Blanko havus du okulojn.
Diagramo 84.
Tamen, Nigro sufokas de ekstere, al N-7, kaj oblikven sur-iras al N-9, ĉi tiam Blanko ne povas singardi al B-a pro la manko de spirpunkto. Se Nigro erare rapidus meti N-9 ol N-7, blanko povus eskapi eksteren laŭ la procedo, B-a, N-7, B-b, N-8, kaj B-7.
Diagramo 85.
Se Nigro ne povas travidi la konkludon kaj haltigas al N-5, Blanko rezistas per alternekapto al B-6, kaj Nigro ne senkondiĉe povas moritigi la blankon. Ĉi tiam Blanko devus batali la alternekapton.
Diagramo 86.
Se Blanko sinligas al B-8, ambaŭe Nigro sinligas al N-9, kaj la blanko jam mortas senkondiĉe en la formo de 'interna 4 triangula'.
Diagramo 87.
Okaze blanka oblikven-sur-iro, triangule markita ŝtono, ekzistas, Nigro ne povas mortigi la blankon per N-1. { Revidu diagramon 78n. } Respondo al B-2 kaj haltigo al B-4 estas bona.
Diagramo 88.
Se Nigro sinligas al N-5, Blanko forkaptas la tri ŝtonojn.
Konfirmu, ke blanko havas okulon ĉe la spuro de la forkapto, per la sekva diagramo.
Diagarmo 89.
Falsigi okulon per sin-ofero estas efike nur por la spuro de forkapto de 2 ŝtonoj kiel diagramo 77. Kiel tiu ĉi diagramo, la supro de forkapto de 3 ŝtonoj estas perfekta unu okulo. Estas sama kiel diagramo 47 ( en Ĉapitro 2 daŭrigo 2).
Diagramo 90.
Se Blanko antaŭe singardas ĉe la angulo por viviĝi, la kurvo al B-1 estas ĝusta formo. Kontraŭ tiu ĉi formo, Nigro ne havas efektan meton. La teritorio ĉe la angulo nombras 6 poentojn, konsiderante lalimojn sidi ĉe a kaj b.
Diagramo 91.
Kontraŭ N-1, respondu per B-2, kaj kontraŭ N-3, respondu per B-4. La interna formo estas 'kurba 4' kaj perfekte vivas.
Diagramo 92.
Se Blanko oblikven sur-iras al B-1, la blanko same vivas, tamen la meto estas malgajnema, ĉar Blanko devas singardi per B-3 kontraŭ nigra oblikven sur-iro al N-2. Rezultas, ke la blanka teritorio malmultiĝas al 4 popentoj. Anstataŭ meto al B-2, Nigro povus preferi la procedon de N-a, B-b, N-c, kaj B-3.
Diagramo 93.
Blanko povas sinvivigi per oblikven-iro al B-1. Sed, kontraŭ N-2, se Blanko haltigus al B-a, Nigro mortigus la blankon per interna meto al N-3 en laformo de "interna 5". Do Blanko devas singardi internen metante al B-3. Rezultas nur 4 poentoj da teritorio.
Diagramo 94.
La alia 2-1 punkto estas gajnema, kaj la teritorio nombras 6 poentojn, same kiel Diagramo 90. Precize, restas ebleco de procedon per interna meto al N-a, tiu ĉi diagramo estas malpli bona ol Diagramo 90. ( Vidu la sekvan diagramon. )
Diagramo 95.
Se triangule-markitaj ŝtonoj estas aldonitaj sur la 1aj linioj en ambaŭ randoj, Nigro povas mortigi la blankon per meto al N-1. La met-ordo de N-3 kaj N-5 estas grava. Ĉar, se Nigro antaŭe metus al N-5, Blanko farus okulojn per meto al N-3 kaj la blanko viviĝus.
Diagramo 96.
Per la suben-iro al B-1, la blanko ne perfekte viviĝas. La tuŝmeto al B-2 estas fatala. Se Blanko suben-iras al B-3, larĝigante la teritorion, Nigro mortigas la blankon per oblikven sur-iro al B-4. Sekve, se Blanko metas al B-a, Nigro metas al N-4 kaj faras "internan 5on".
Diagramo 97.
Nur unu rimedo estas tuŝmeto al B-3, kaj rezultas alterna-kapto. La punkto, N-2 en tiu ĉi diagramo estas sama kiel B-1 de Diagramo 90. Tio estas la fatala punkto, do "Fatala punkto estas komuna por vi kaj kontraŭulo."
Diagramo 98.
Se Nigro ne trovas la fatalan punkton kaj metas oblikven sur-iron de ekstero, Blanko povas sinvivigi per meto al B-3. Ĉu mallarĝigu la teritorion per oblikven sur-iro de ekstero, ĉu metu internen, tio estas malfacila problemo en la taktiko de "vivo aŭ morto".
Digramo 99.
En la okazo, se blanko suben-iras al B1, la tuŝmeto N2 trafas fatalan punkton. Sekve kontraŭ B3, per kio Blanko malebligas nigran transvadon, oblikven-sur-iro N4 sidas ankaŭ sur fatalan punkton, Blanko ne havas rimedon alian ol altern-kaptado per B5.
Diagramo 100.
Se Nigro metas suben-iron al N4, Blanko povas viviĝi per tuŝmeto oblikven-sur-iranta, japane 'KOSUMI-CUKE'.
En ĉi tia okazo, fatala punkto ne sidas sur 2-1 punkton ĉe N4, sed sidas ĉe B5, la identa punkton kun N4 en lasta diagramo.
Same,"Fatala punkto estas komuna por vi kaj kontraŭulo."
Diagramo 101.
Nigro havas alian rimedon, rekte meti sur la fatalan punkton.
Se Blanko respondas al B-a, procedos N-b, B-c, kaj rezultos altern-kapto kiel Diagramo 98.
Aŭ se Blanko respondas al B-b, procedos N-d, B-c, N-a, kaj Blanko mortos en la formo de 'interna 4'.
Konklude, suben-iri al B1 estas malbone.