Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -

Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.

Ĉapitro 2
(daŭrigo 2)
Angula sep - unua formo -

Diagramo 36.
La blanka angula sep -kiu havas unu elstaraĵon aldonitan al angula ses- mortas, se Nigro havas metrajton, aŭ viviĝas, se Blanko havas metrajton.
Diagramo 37.
Per 'HANE'o(ovkivken sur-iro) al N-1, la situacio egaliĝas al anula ses. Ĝuste, "Ekmortigu per HANEo." Se Blnako respondus je B-3, Nigro devus ŝtonmeti al N-2.
Diagramo 38.
Se Blanko respondas je B-2, Nigro ŝtonmetas al fatala punkto N-3, kaj unuokuligas la blankon. Se Blanko respondus je B-3, Nigro ŝtonmetus al N-2, kaj la blanko mortas. Ĉiuj kazoj estas samaj kiel en angula ses.
Diagramo 39.
Blanko celas plej eble grandigi sian teritorion per sub-iro al B-2. Nigro iras al N-3, kaj interne-matas al N-5. La procedo al mortigo en la formo 'interna qvin' estas sama kiel Diagramo 4. La rimedo kontarŭ B-6, forkapto de du nigraj ŝtonoj, estas...
Diagramo 40.
Okulfalsigo sin-oferanta al N-7, kaj blokado al N-9. Aŭ Nigro povus anstataŭigi la blokadon N-9 per la rekta tuŝmeto al a.
Alia metodo por mortigi estas jene;
Diagramo 41.
Ankaŭ per tuŝmeto al N-3, Nigro povas unuokuligi la blankan ŝtonaron. La procedo ĝis N-7 rezultas en 'interna tri' kaj la blanko mortas. En tia procedo, se blanko metus al B-5, Nigro respondus per N-4.
Krome, Nigro povas kapti la blankon, se anstataŭas la tuŝmeton N-3 per N-5, kaj respondas al B-6 per N-3.
Diagramo 42.
Scii pli multajn rimedojn por mortigi estas utile en reala ludo.
Se Nigro jam defendas maldekstren per triangule-markita ŝtono, do blanka 'HANE'o(oblikvaen-suriro) al a estas ne efika, Nigro povas mortigi la blankon per tuŝmeto N-1.
Diagramo 43.
Se Blanko metas al B-2, Nigro suben-iras al N-3, kaj transvadas per N-5. Se Blanko tuŝmetus al B-3 anstataŭ B-2, Nigro suben-irus al N-2. Se Blanko suben-irus al B-5 anstataŭ B-4, Nigro oblikven-surirus al N-4.
La defendanto triangule-markita povus sidi sur a aŭ b puntojn, tamen...
Diagramo 44.
Se, malgraŭ ke neniu defendas maldekstren, Nigro tuŝmetas al N-1, Blnako metas al B-4 alternativigante du-okuligon B-7 kaj eskapon B-8. Se Nigro unu-okuligas per N-7, blanko eliras per B-8 kaj B-10.
Diagramo 45.
Tamen, ĉiu afero havas du flankojn avantaĝan kaj malavantaĝan. Se la blanko havas 'HANE'on(oblikven sur-iron) kiel triangulemarkita en tiu ĉi diragramo, Nigro devas mortigi la blankon per meto al a. Tiam, se Nigro okul-falsigus sin-oferante per meto al b, Blanko trovus brilantan meton kaj viviĝus.
Diagramo 46.
Laŭ la ekzercita procedo, Nigro metas al N-3. Tiam Blanko saĝe sinligas al B-4. Sekve, Nigro sinligas al a, Blanko forkaptas la 3 ŝtonoj. Rezultas la sekvanta formo...
Diagramo 47.
Se nigro ankoraŭ sin-oferus al a, estus vana, ĉar Blanko forkaptu ĝin per meto b kaj havas du okulojn. Nun, vi memoru, ke la okul-falsigo per sin-ofero estas efika en la kazo de 2 ŝtonoj aŭ malpli, kiel Diagramo 40.
Diagarmo 48.
Aliflanke, nun pripensu, kiel Blanko sinvivigas almetante al la 'angula sep'. Probablaj estas okul-farantaj metoj a, b ktp. aŭ teritori-grandigaj metoj c kaj d.
Diagramo 49.
Korekta estas internen meti al B-1 sur 2-1 punkton. Tiam Nigro ne havas pluan rimedon por mortigi la blankon. La teritorio nombriĝas 6-poentoj, supoze ke la limoj sidas sur punktoj a kaj b.
Diagramo 50.
Eĉ se Nigro malhelpas blankan okul-faron per meto N-1, Blanko povas teni du okulojn per sin-ligo al B-2. Kontraŭ Nigraj metoj N-3 kaj N-5, Blanko respondas kiel B-4 kaj B-6, havas nenian difekton. Nigraj metoj N-3 kaj N-5 estas malgajnema, ĉar tiujn ŝtonojn estos forkaptitaj de Blanko. {* Vere tiuj metoj devus esti rezervitaj kiel estonta 'KOU-DATE'(kompensaĵo por batalo de alterne-kaptado).}
Diagramo 51.
Tiu ĉi figuro similas al Diagramo 49. Tamen ĉar restas Nigra interna-meto a, kiu rezultigas kunvivon, tiu ĉi figuro estas malavantaĝa ol Diagramo 49. por Blanko
Diagramo 52.
De N-1 ĝis N-5, neevitebla procedo rezultigas kunvivon. Nigro ne devus preferi la rezulton, ĉar ĉi tiam Blanko havas meton kaj Blanko metis gajnemajn metojn B-2 kaj B-4. Cetere, estas kunvivo, kaj teritorio de la blanko nombras nulo da poento.
Diagramo 53.
Blanko metas suben-iron al B-1,certigante blankan vivon, samtempe celante eliron al punkton A. Tamen, restas Nigran rimedon por kunvivo laŭ procedo N-a, B-b, N-c, B-d, kaj N-e. Krome, estas dubinda, ĉu la meto B-1 estas efika por la celo eliri al A.
Diagramo 54.
Nigra prema meto al B-2 influas la blankon. Tiam se Blanko ne singardus al B-3, la blanko ne perfekte vivus.
Se tiu ĉi diagramo rezultas, la reciproko de B-1 kaj N-2 estas malgajna de Blanko. {Blanko perdis sekvigan lim-aranĝan meton B-2.} Do Blanko preferus ŝtonmeti nur rekte al B-3.
Diagramo 55.
En supra diagramo, se Blanko forlasis singardon ĉe B-3, en ĉi tiu diagramo, Nigra HANEo(ovlikven sur-iro) al N-1 estas efektiva.
Se Blanko haltigas al B-2, Nigro interne-metas al N-3, kaj el la procedo rezultas KOo(alterne-kaptado) same kiel Diag. 32.
Diagramo 56.
Krome, se Nigro metis triangule-markitan ŝtonon aŭ egalan meton, kiu malefektivigas Blankan forkapton de N-1, Nigro povas mortigi la blankon per tuŝmeto al N-3 same kiel Diag. 29.
Diagramo 57.
Malfrue Blanko volas havi okulon per interne-meti al B-2 vane, ĉar Nigro metas al fatalajn punkojn B-3 kaj B-5, kaj la konsekvenco estas sama kiel la antaŭa diagramo. Tiam, se Blanko volus havi okulon per meto al a, la blanko fariĝus minacata. Aŭ se Blanko forkaptus la nigran ŝtonon N-1 al b, Nigro metus al a, kaj blanko mortiĝus en la formo interna tri.
Diagramo 58.
Aŭ se Blanko volas havi okulon per kurba meto al B-2, Nigro havas akran rimedon, la tuŝmeto al N-3. Post la procedo B-4 kaj N-5, Blanko ne povas bari al a pro sia sufokeco, kaj havas nenian vojon alian ol alterne-kaptan batalon.
Diagramo 59.
Se Blanko haltigas al B-4, Nigro iras al B-5 kaj la formo egaliĝas kiel Diagramo 55, kaj Blanko havas nenian elekton alian ol alterne-kaptan batalon. Rezultas, ke la suben-iro B-1 en Diagramo 53. estas ie malbona meto.
Diagramo 60.
Ĉi tien suben-iro al B-1estas tiame bona, kiam Blanko celas eltiri al A. Restas Nigra rimedo por kunvivo tra la procedo N-a, B-b, N-c, B-d kaj N-e, tamen Nigra premo al A estas ne sekvdeviga meto.
Diagramo 61.
Post kiam Nigro metis triangule-markitan ^stonon, se Nigro celas mortigi la blankon, li havas nenian rimedon alian ol alterne-kapto per N-1, N-3 kaj N-5. Tiam, Blanko povas sufoki la nigron per B-6, kaj la rezulto estas vivo per duopa alterne-kapto. Ĉi tie, se Nigro kaptos B-4 ŝtonon, Blanko kaptos N-1 ŝtonon, kaj Nigro ne povas sinligi, ĉar se li ligus, Blanko forkaptus nigrajn internajn ŝtonojn tute.
Diagramo 62.
Nu, lernu unu ekzemplon de angula-sep sur la formo, kiu ofte aperas en realaj ludoj.
N-1: stelo, B-2: ĉevala pretendumo, N-3: larĝe ĉevala etendo, B-4: en-iro al tri-tri punkton, kaj ĝis N-17 estas unu formo el la fundamentaj stelaj batalmodeloj.
Diagramo 63.
Mallertuloj pensas, ke Nigro povas ĉiam meti 'HANECUGI'on (ovlikven sur-iron kaj ligon), N-1 kaj N-3, sekvdevigante, ĉar la angula blanko estas angula-sep, kaj Blanko devas singardi per B-4. Tamen tio estas tro rapida konkludo, kaj saĝa Blanko respondas alie.
Diagramo 64.
Ĉi tiam Blanko kuraĝe premas al B-4, afektante transvadon, kaj demandas Nigran respondon.
Se Nigro obeeme suben-iras al N-5, Blanko tiam singardas al B-6. Ĉ i tiu formo (la interŝanĝo de B-4 kaj N-5) estas multe avantaĝa por Blanko pri ol la antaŭo.
Diagramo 65.
Se Nigro eksteren oblikven-sur-iras al N-5, celante influi al dekstran randon, Blanko lerte suben-iras al B-6 kaj viviĝas, devigante Nigron sekve ligi al N-7. Tie Nigra plano, sekvdevigante meti la 'HANE-CUGI'on (oblikven-sur-iron kaj ligon) estas subfosita de Blanko.
Diagramo 66.
La oblikven-iro al B-1 estas malgajnema, kvankam la blanko viviĝas. Kontraŭ Nigra oblikven-sur-iro, N-2, Blnako devas fari okulojn per B-3. (Se Blanko premus al a, Nigro Internen-metus al 3, kaj mortigus la blankon en la formo interna-kvin.) Poste, Nigro premas al a, kaj Blanko sinligas al b, la blanko havas nur 4 poentojn da teritorio.
Diagramo 67.
Ĉi tia oblikven-iro al B-1 same estas malgajnema, ĉar, kontraŭ N-2, Blanko devas fari okulojn per B-3 kaj la blanko havas nur 4 poentojn da teritorio, malmultajn je 2 poentoj ol diagramo 49.
Diagramo 68.
Konkludo:
Kiam Nigro mortigas, li devus meti al a aŭ b.
Kiam Blanko viviĝas, li devus meti al c aŭ a.