Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis,
honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.
Ĉapitro 2
(daŭrigo 1)
Angula ses
Diagramo 3.
Tio estas fundamenta formo de morto, ĉi
tie eĉ se Blanko havas metrajton, neniel
viviĝos la blanko. Jen ni provu ĉiun eblan
meton.
Diagramo 4.
Se banko suben-iras al B-1 tenante sian teritorion,
Nigro havas plurajn rimedojn por mortigi
la blankon. Fundamente, Nigro metas 'HANE'
on al N-2,(oblikven-suriras), sekve internen
ŝtonmetas al N-4, kaj mortigas la blanko
en la formo 'interna 5'.
Diagramo 5.
Aliflanke, se blanko suben-iras al B-1, la
taktiko estas sama kiel antaŭa disagramo,
ĉi tie Nigro ŝtonmetas al N-2 kaj N-4,
rabante eblecon por du okulojn de la blanko.
Post la fazo, se blanko eliras al punkto
a aŭ c, Nigro respondas je b aŭ d respektive.
(Vidu Diagramon 17 kaj la sekvantajn).
Diagramo 6.
Ĉi tie, la meto B-1, deferenca de tiuj en
antaŭaj du diagramo, estas metita kun intenco
fari okurojn interne, anstataŭ larĝigi
teritorion. Se Blanko farus okulojn sekvante,
di ŝtonmetus al a. Tial, Nigro devas okupi
la punkton a.
Diagramo 7.
Nigro ŝtonmetas al N-2 kaj Blanko respondas
je B-3. Sekve, Nigro mallarĝigas la blankan
teritorion per N-4, kaj unuokuligas per N-6.
Tia taktiko kaj pensmaniero estas sama kiel
en diagramo 4 en Ĉapitro 1.
Diagramo 8.
Se Nigro ŝtonmetas al N-4, internen, la
formo fariĝas 'kurba 4 ĉe angulo', kaj
la blanko mortas laŭ japana GO-regulo. Tamen,
en ia situacio, problemo povos okazi, kion
mi montras sekve.
Refrenca diagramo 1. Refrenca diagramo 2.
Ree montriĝas la formon 'kurba kvar ĉe
angulo'. Se Blanko ŝtonmetus al unu el la
komunaj spirpunktoj internaj, la blanko mortus
en la formo 'interna 3'. Tial, Blanko ne
povas ŝtonmeti internen. Aliflanke, Nigro
povas ŝtonmeti ĉiam, eĉ post la ludfiniĝo,
al punktojn a kaj b, (vidu Refrencan diagramon
2), minaĉi blankon per N-1, devigi Bankon
forkapti siajn kvar ŝtonojn per B-2, (vidu
Refrencan diagramon 3), plue internen ŝtonmeti
al N-3. Blanko devas respondi je b-4 en la
formo 'KOO' (altenakapto). Tamen, Nigro havas
rajton komenci la 'KOO' batalon tiam, kiam
ajn di volas, eĉ post la ludfiniĝo. Do
Blanko ne povas gajni la rajton por vivigi
la blankon. Do, NIHONN KIIN faras la regulon,
ke la 'kurba kvar ĉe angulo' mortas senkondice
en tia formo, kiel montrita en refrenca diagramo
1.
Refrenca diagramo 3. Refrenca diagramo 4.
Sed, imagu la situacion montritan en refrenca
diagramo 4, kie eksterna nigro estas ĉirkaŭata
de blankaj ŝtonaroj. En tia okazo, la blanko,
kiu unufoje mortis en 'kurba kvar ĉe angulo',
jam ne mortas senkondice. Nigro ne povas
postlasi la 'KOO' batalon ĝis ludfiniĝo,
sed devas ŝtonmeti al punktojn a, b, kaj
c, ŝtopante komunaj spirpunktojn por kapti
internan blankon, antaŭ kiam Blanko ŝtopos
eksternajn spirpunktojn de la nigro. Kompreneble,
sekvas la 'KOO' batalo.
Diagramo 9.
Se Nigro unue metas 'HANE'on (oblikven-suriron)
de ekstere al N-2, Nigro ankaŭ povas mortigi
la blanko.
Ĉi tie, anstataŭ B-3, se Blanko haltigus
al punkto 4, Nigro interne ŝtonmetus al
punkto 3, la situacio egalus al diagramo
7.
Vi devas noti la sekvantan formon.
Diagramo 10.
Tiam, kiam ekzistas tranĉebla punkto ĉe
a, la Nigra meto al 2 ne taŭgas.
Blanko defias 'KO'on(alterne-kapton) per
B-5. Se Nigro ligus al b, Blanko tranĉus
al a, kaj Nigra ne povas eviti la 'KO'on(alterne-kapton).
Tiam, Nigro preferu la sekvantan formon.
Diagramo 11.
Se Nigro metas unue 'OKI'on(interna-fatala-meton),
di povas mortigi la blankan ŝtonaron. Blanka
'HANE'(oblikven-suriro) al B-3 estas vana.
Nigro sin-oferas al N-6 falsigante nigran
okulon. Post N-8, se Blanko kaptos nigran
2 ŝtonojn, Nigro ree sin-oferos al punkton
6, kie estas jam spuro de kaptitojn.
Diagramo 12.
Kiam blanko volas havi okulojn per meto al
B-1, la 2-1 punkton, Nigro metas al N-2,
okupante la alian 2-1 punkton, malebligi
Blankon fari okulformon. La sekva procedo
estas eble aŭ B-a, N-b, B-c, N-d, aŭ B-a,
N-d.
Diagramo 13.
Se Nigro pensas, ke "Mi unue metu 'HANE'on(ovrikven-suriron)
kaj due metu al 2-1 punkton", Blanko
antaŭe metos al B-3 kaj vivigas la blankan
ŝtonaron facile. Metoj B-1 kaj B-3 estas
sur la 2-1 punktojn, kie estas vitaraj punktoj,
ĉar nur tie oni povas fari okulon per nur
du metoj.
Diagramo 14.
Kiam Blanko metas al B-1, N-2 estas absoluta
fatala punkto. Se Nigro metus alie ajn, Blanko
havus okulojn per meto B-2, laŭ la proverbo,
"Vitala punkto estas komuna por vi kaj
kontraŭulo."
Diagramo 15.
Se Blanko metas al B-1, Nigro metas al N-2,
malhelpante Blankan okulformadon. Komparu
kun Diagramoj 6 kaj 7. Do vi eble komprenas
la intencon de la meto. Sekve, se Blanko
metas al a, Nigro metas al b. Se Blanko metas
al b, Nigro metas al a. Ambaŭokaze, la blankan
ŝtonaro mortas.
Diagramo 16.
Blanka 'HANE'o(oblikven-sur-iro) al B-1 estas
trompa. Nigro estas jam trompita kiam di
rekte haltigas al N-2. Tiam Blanko ligas
al B-3, kaj blanka ŝtonaro vivigas per B-5.
Do, Nigro memoru sekvan diagramon.
Diagramo 17.
Respondaj metoj N-2 kontraŭ B-1, aŭ N-6
kontarŭ B-5, estas ekzemploj de taktiko
'malstreĉi'. Ĉar, se Blanko metas al puktoj
a aŭ b, blanko havas remedon por viviĝi.
Nigro devas ĉirkaŭas blankon malstreĉe.
Diagramo 18.
Ni pripensu 'malstreĉado'n de alia flanko.
En la okazo, se Blanko subeniris al B-1,
NIgro devas meti al B-2 kaj B-4 por mortigi
la blankon. Sekve, se Blanko eliras al B-5,
Nigro nepre ne haltigos al punkto a. (Se
Nigro haltigos, Blanko tranĉos al B-b kaj
eskapos!) Nigro prave metos al b.
Diagramo 19.
Kontraŭ Blanka 'HANE'(oblikven-suriro) al
B-1, Nigro devas antaŭvidi la procedon B-a,
N-b, B-c, kaj N-d, kaj prudenta Nigro metas
al N-2.
Diagramo 20.
Vi jam komprenis, ke ambaŭ 'HANE'ojn(oblikven-surirojn)
al B-1 kaj B-3 estas efikaj, rilatante blankajn
okulojn.
Post kiam Nigro malstreĉe respondas je B-2
kaj B-4, Blanko ne povas havi du okulojn.
Diagramo 21.
Se Blanko metas al B-1, Nigro internemetas
al N-2. La procedo estas sama kiel diagramoj
7 kaj 11, malgraŭ la du 'HANE'oj(oblikeven
suriroj). Sekve, se Blanko metas al a, Nigro
falsigas la okulon per meto al b.
Alie, se Blanko metus al 2, Nigro devus respondi
je1.
Diagramo 22.
Se Blanko metas al B-1, Nigro metas al N-2,
malhelpante Blankan okulformadon. Tio estas
sama kiel diagramo 12.
Sekve, se Blanko metas al a, Nigro respondas
je b, aŭ se Blanko metas al b, procedo N-a
B-c N-d faras la formon "interna tri".
Alie, se Blanko metus al 2, Nigro devus respondi
je 1.
Diagramo 23.
Se blanko intencas grandigi sian teritorio
kaj viviĝi, Nigro sinoferas al 2, kaj interne-metas
al 4 en la formo "interna kvin".
Alie, se Blanko sinligus al 2, Nigro sinoferus
al 1, kaj la formo "interna kvin"
aperus, same.
Diagramo 24.
Restas efika meto de Blanko, B-1 aŭ A, kiu
ebligus revivadon per meto subiranta al B-a.
Se Nigro neglektas kaj ne respondas la meton,
Blanko subiros al B-a, alternativigos la
metojn B-b, okulfaron, kaj B-c, transvadon,
por revivi.
Diagramo 25.
La subiron al B-2 estas plej certa respondo.
Aŭ metoj B-a, B-b aŭ B-c taŭgas. El tiuj,
la B-c estas plej efika meto, kiu rekte atakas
la balnkan ŝtonon 1.
Diagramo 26.
Blankan meton B-1 aŭ A metas Blanko, kiu
celas revivadon per meto B-a, alternativigante
metojn B-b, okulfaron, kaj B-c, transvadon.
Vi pensu, kiel Nigro respondos por malhelpi
revivadon de Blanko.
Diagramo 27.
Tio estas aplika ekzerco. La formo estas
kompleta 'angula ses' kiu havas du sub-irojn.
Se Blanko havas metrajton, la blanko povas
perfekte viviĝi per meto a aŭ b.
Aliflanke, se Nigro havas metraiton, al kiu
el a aŭ b Nigro devas ŝtonmeti?
Diagramo 28.
N-1 estas unu el la '2-1' punktoj fatalaj
en angulo. Tamen rezultas en 'KOO'(alterne-kapto).
Por via noto, Se Nigro sinetendus al N-4,
Blanko farus okulojn metante al B-3, kaj
viviĝus.
Diagramo 29.
La korekta solvo estas la tuŝmeto al N-1
ĉi tien. Blanko tuŝmetas al B-2, kaj Nigro
sinetendas al N-3. Sekve, Blanko volus havi
okulon per ŝtonmeto al a. Tamen, la meto
a sin sufokas, alivorte faras sin 'ATARI'(minacita).
Do la blanko mortas, se Nigro havas metrajton.
Diagramo 30.
La formo de angula ŝtonaro estas ĝuste
sama kiel tio en Diagramo 27, tamen, ĉi
tie la blanka ŝtonaro havas unu eksteran
spirpunkton. Se Blanko havas metrajton, la
blanko viviĝas same kiel montrita ĉe Diagramo
27. Nu, se Nigro havas metrajton, kian rezultaton
vi eltiras?
Diagramo 31.
Se vi alteniĝas al la lasta sukceso, kaj
tuŝmetas al N-1, Blanko respondas je B-2
kaj B-4, kaj la blanko viviĝas. Se Nigro
sinetendus al N-4, Blanko ŝtonmetus al B-3,
kaj viviĝus. Unu diferenco de ekstera spirpunkto
estas tre larga kiel milmejlo.
Diagramo 32.
En ĉi tiu kazo, la korekta meto estas sur
'2-1' punkton. la procedo ĝis N-5 estas
konsekvenca. La korekta rezultato ĉi tie
estas, 'KOO'(alternekapto) kondiĉe, ke nigro
havas metrajton.
Diagramo 33.
Se blanko havas 2 eksterajn spirpunktojn,
kie rezultas la formo?
La tuŝmeto al N-a resultas same kiel Diagramo
31 kaj la blanko viviĝas. Do...
Diagramo 34.
Nigro internemetas al N-1, kaj la procedo
ĝis N-5 rezultus en 'KOO'(Alterne-kapto)
batalo... Ne! Unu diferenco de ekstera spirpunkto
estas tre larga kiel milmejlo, do...
Diagramo 35.
Blanko minacas la internajn nigrojn de la
dorso, tiam la blanlo viviĝas senkondiĉe
en la formo 'OŜI-CUBUŜI'(puŝerompi).
La solvo estas, ke Nigro havas nenian rimedon
por mortigi la blankon, eĉ se di havas metrajton.