Facila 'Vivo aŭ Morto'
- sciu ŝlosilon por venki en GO-ludo -

Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, dek-DANN-titolulo kiam verkis, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo, 1961.

( Prefaco por original-legantoj estis preterlasita )

Ĉapitro 1
La penso-maniero de vivo aŭ morto de ŝtonoj
---"Ses mortas, ok vivas" (n-ro 1) ---

Scii pri vivo aŭ morto de ŝtonoj estas la baza kompetenteco por plilertiĝi. Kompreneble ŝtonaro kiu havas nur unu okulon mortas, kaj du okulojn vivas. Tion oni scias kiel regulo. Do la pens-kapablo, per kio oni tralegas ĉu iu ŝtonaro havos unu okulon aŭ du okulojn ĉe fino de ludo, devas esti la bazo de "scii vivo aŭ morto".

Se iu ne kapablas de la pensadon, eĉ se li lerte ludas formacion kaj mezan stadion, li ne gajnas finan venkon. Do kiel oni kreskas sian kapablon de pensado por juĝi la vivo aŭ morto de ŝtonaro? Vi jam lernis pri batalmodelo kaj formaciado.(*1) Tiam vi elektis la figurojn, kiuj tre ofte aperas en la realaj ludoj kaj repete vi studis tiujn kaj perfekte komplenis kaj memoris. Same vi devas adi. Se vi konos la aplikeblajn figurojn, kiuj ofte aperos en aktualaj ludojn, vi nature konjektos la fazojn, kaj pligrandiĝos vian kapablon de Go-ludo.

Vivo aŭ morto estas fundamento kaj ŝlosilo de Go-ludo, tial la sentenco pri tio estas tre multe. Do, se vi konas formojn kaj taktikojn kun sentencoj, vi interesiĝas en "vivo aŭ morto" kaj facile aplikas vian konon ĉe realaj ludoj.
Jen, unu el la plej tipaj proverboj estas "Ses mortas, ok vivas", do ni komencu pri tio.

{*1. noto de tradukanto: tiu ĉi libro estas la 6a kaj lasta en la "Facila Serio" de la aŭtoro. Li jam verkis pri batalmodeloj kaj formaciado.}

"Ses mortas, ok vivas."
La sentenco signifas, ke ŝtonaro en vica formo sur la 2a linio aŭ mortas se ĝia longeco estas 6, aŭ vivas se 8.
Diagramo 1.
S(u)p(re)D(ekstr)en: La blank(a ŝtonar)o estas morta, eĉ se Blank(a ludant)o havas metrajton, ĉar la longeco estas 6.
M(al)S(u)p(re)M(al)D(esktr)en: La blanko vivas, eĉ se Nigr(a ludant)o havas metorajton, ĉar la longeco estas 8.
M(al)D(ekstra) randon: Kiam la longeco estas 7, la meza okazo, tiam, se Blanko havas metrajton, la blanko vivos, kontraŭe, se Nigro havas metrajton, la blanko mortiĝos.
La rezultoj montriĝas en ...
Diagramo 2.
Sp.D.: Eĉ se Blanko metas tien unue B(lankan ŝtonon)1(-markitan), Nigro malgrandigas la blankan teritorion per N(igra)2(-markita) 'HANE'-meto, kaj mortigas la blankon per interna-fatala meto N4. *2,*3
{*2. Japana termino 'HANE' tradukiĝas Esperanten 'oblivken-suriri'.}
{*3. Ĉi tia formo nomiĝas 'internemetita tri'.}
MSp.MD.: Eĉ se Nigro oblikven-suriras de ambaŭ flankoj per N1 kaj N3, malgrandigante la Blankan teritorion, la blanko vivas kun la formo 'rekta kvar'.
MD. randon: Se Blanko metas tien unue B1, eĉ se sekvante Nigro oblikven-suriras al N2, Blanko vivas kun 'rekta kvar'. Se Nigro metus tien unue, Nigro oblikven-surirus de ambaŭ flankoj kaj mortigus la blankon kun la formo 'internemetita tri'. Tion vi facile klarigas.

"Kvar mortas, ses vivas."
En angulo, la situacio diferencas, kaj la longeco dicidanta vivon aŭ morton malmultiĝas ol en rando.
Diagramo 3.
Sp.D. angulon: Ĉar la longeco estas kvar, ĉi tia blanko estas morta, eĉ se Blanko havas metrajton.
MSp.MD. angulo: Ĉar la longeco estas ses, ĉi tia blanko vivas, eĉ se Nigro havas metraiton.
Sp.MD.angulo: Kiam la longeco estas kvin, tiam, se Blanko metas tien unue, la blanko vivos, aŭ se Nigro metas tien unue, la Nigro mortigos la blankon. La solvoj montriĝas sekve...
Diagramo 4.
Sp.D. angulo: La blanko mortas kun la formo ' internemetita tri'.
MSp.MD.angulo: La blanko vivas kun la formo 'rekta kvar'.
Sp.MD. angulo: Se Blanko metus tien unue 'sub-iron' al punkto 1, la blanko vivus kun la formo 'rekta kvar'. Tamen kiam Nigro metas tien unue N1, tiam la blanko mortas kun la formo 'internemetitan tri'.
Ĉi tie vi rimarku, ke la meto N1, malgrandiganta la blankan teritorion, estas plej bona. Oni kontraŭdirus, ke Nigro povas meti unue interne al punkto 3 por mortigi la blankon. Tamen, tia metordo, unue malgrandigi kaj sekve internemeti, estas fundamenta kaj grava taktiko pri 'vivo aŭ morto', kion mi eksplikas plue.
Referenca diagramo 1.
Nigro povas fari la blankon 'unuokula', se Nigro internemetas unue al N1. Sekvantaj metoj B2 kaj N3 rezultas morton de la blanko lokale. Tamen se okaze blanka ŝtono sidas ĉe punkto a...
Referenca diagramo 2.
La blanko sin konektas per meto B4 kaj evitas morton.
Referenca diagramo 3.
Se Nigro metas laŭ la prava metordo, N1 kaj N3, la Blanko ne povas sinkonekti.
Referenca diagramo 4.
Ĉar Nigro kurvas al N5. Nenio kiel 'KOO' okazas.*4
{*4. Japana termino 'KOO' tradukiĝas Esperanten 'alterne-kaptado'.}
Do, la taktiko, ke Nigro unue oblikven-suriras malgrandigante blankan teritorion kaj due internemetas al fatala punkto, estas prava kaj grava. Tion esprimas termino 'mortigo per HANE{oblikven-suriri}' aŭ sentenco "Ekmortigu per HANE". Tio estas unu el la tipaj taktikoj pri 'vivo aŭ morto'.