Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Prefaco
Post kiam mi eldonis "Facila maniero
por ludi GOon",antaŭ kelkaj jaroj,
la libro akiras bonan renomon ne atenditan.
Krome, por respondi dezirojn de vi legantoj,
mi eldonis librojn, la "Daŭrigo"
kaj "Facila batalmodelo". Nun mi
ĝojas pro ke mi aldonas al la Facila serio
tiun ĉi libron "Facila formaciado",
por legantoj, kiuj volas sin-lertigi por
DAN-lertulo.
Por sin-lertigi kiel DAN-lertulo, oni devas
akiri tri artojn de formamaciado, batalo,
kaj lim-aranĝo. El tiuj artoj, profesuloj
klopodas plej multe pri formaciado, sed laŭdire
multo el amatoroj neglektas la gravecon de
formaciado. La kialo estus, ke ili ne povas
ĝui la ĝojon kiam ili forkaptas multe da
ŝtonoj en mezstadia batalo. Sed la ĉefa
kialo estas la manko de teoria sinteno en
ambaŭ flanko de instruanto kaj lernanto,
kaj plene komprenata estas la manko de bona
lern-libro por formaciado.
En tiu ĉi libro, mi eksplikis formaciadon
supozante, ke multe da leganto havas go-forton
ĉirkaŭ 5 aŭ 10 KJUUan. Kaj mi celas instrui
ilin pri teorio de formaciado por 1a-DAN'ulo.
Tio signifas nepre ne, ke mi forlasas go-komencantan
legantaron de la serio, sed ke mi volas antaŭen-marsi
kun legantaro, kiu jam legis kaj ellernis
la antaŭajn eldonaĵojn de la "Facila
serio". Unue, jam prezentitaj scioj
kaj teritorioj estas ĉiam repetitaj kaj
certigitaj por legantoj perfekte akiru ilin.
Due, vidante la enhavojn, ĝisnune ĉefe
taktita esits 'Stelo' aŭ 'anticipe-ŝtonmetita-ludo',
sed nun iom post iom enkondukota estos kompreno
de 'Sub-stelo' kaj teorio en 'sen-anticipe-metita-ŝtono
ludo'.
Krome, kiel dua celo de la libro, por kompreni
bonajn ludojn, eldonatajn sur ĵurnaloj,
ludatajn de alte-lertulojn, fundamenta scio
de nuntempaj formaciadoj estas eksplikita
tempo de tempo en tiu ĉi libro. Tio devenas
de mia kredo, ke oni povas sinlertigi pli
multe per 'vidi' artojn de alte-lertulojn,
ol per 'ludi' siajn ludojn.
Mi antaŭdiras, ke legintoj de la libro jam
staras sur vojo por DAN-lertulo.
Eio SAKATA