Facila
'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala
japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita
originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro
3. Formaciado de Substelo (daŭrigo)
6-2.
Ekzemplo 2 el raealaj ludoj
Jena esats unu el dek seriaj
konkursaj ludoj fonditaj de YOMIURI Gazeta Eldonejo, inter Blanka
GO Sejgen 9a DANulo kaj la aŭtoro Nigra.
Registro
1. (N1-B8)
La
formacio de la kombinon, stelo N1 kaj tiu ĉi substelo N3, oni ofte
preferas.
B2 kaj B4 estas la formacio de 'MUKAI-KOMOKU'(Substeloj
vizaĝa al vizaĝa) originala de GO Sejgen. Kiam Nigro pretendumas unu
anglon kiel N5, Blanko monopolumas la alian angulon kiel B6.
Per
B8 Blanko okupis gravegan lokon, "centron de monopolumoj".
Anstataŭe, Blanko povus elekti enkrampadon B-a.
Registro
2. (N9-B16)
Se
Blanko enkrampus nigran ŝtonon en MalDekstra rando, ekzemple B13, li
farus formacion de ambaŭ flugiloj kaj samtempe atakus nigran
ŝtonon. Do, Nigro evitis tion per etendumo N9.
La due plej grava
estas "intersidiĝo" B16. Tamen Blanko antaŭe aranĝis
sian formon per procedo ekde la paraŝut-atako B10 ĝis N15. Tio
estas interesa rimedo, ke Blanko oferis unu ŝtono B10, devigante
Nigron salti kiel N11, kaj gardis la angulon per B12 kaj B14, simile
al batalmadelo klarigita en diagramo 16 en paragrafo 3-3.
Registro
3. (N17-B20)
Kontraŭ
Blanka intersidiĝo, Nigro alproksimiĝis de malsupre kiel N17. Oni
devus kompari, kiu estas pli gajneme, alproksimiĝi de supre aŭ de
malsupre.
Diagramo 1.
Se
Nigro alproksimiĝus de supre kiel larĝe-ĉevala etendumo N1, Blanko
du-punkte etendumus kiel B2 kaj malsekurigus Nigran nomopolumon kun
malfermita flanko en MalSupra-Dekstra angulo. Se triangule-narkita
ŝtono de la monopolumo sidus malalte, sur punkto a, Nigro elektus
ĉi tiu formacion. Per unu vojo da diferenco, la direkto de la
tute-tabula formacio tute turniĝas.
La plej singardema estas
monopolumo N19.
Diagramo 2.
La
Aŭtoro pripensis pri la procedo ekde la tuŝmeto N1 ĝis N9 por
foritigi la angulon. Sed post kiam Blanko etendumas al Supra rando
kiel B10, la nigra ŝtonaro ŝajnas iome malforta. Se antaŭe Nigro
etendumus ĉirkaŭ la punkton 10, li elektus ĉi tiun formacion. La
elektado de batalmodelo estas grave influita de aranĝo de
ĉirkaŭantaj ŝtonoj.
Diagramo 3.
Nigro
timis ke, Blanko tuj invadus per B2, paraŝutatako sur tri-tri
punkton, se Nigro respondus Blankan pretendumon per larĝe ĉevala
etendumo N1.
(Revenante al registro 3,) Blanko okupis gravan lokon sur Supra rando per B20. Alternative Blanko povas elekti iun el aliaj gravaj lokoj, punkto a sur MalSupra rando aŭ punkto b sur MalDekstra rando. Verdire,antaŭ mallonge de la ludo, kiam la aŭtoro kaj la sama kontraŭulo GO SejGen ludis la saman formaciadon, tiam la formaciado variis de la 20a meto kiel montrita en diagramo 4.
Diagramo
4.
Blanko
etendis sian teritorion sur MalSupra rando, kontraŭe Nigro plej
najbare alproksimiĝis al SupraMalDekstra angulo. La interŝanĝo de
B2 kaj N3 ŝajnas iome malavantaĝa por Blanko. En la registro,
surbaze de tiu ĉi sperto, Blanko taksis la Supran randon pli garava
ol la MalSupra rando, kaj okupis Supran randon per B20.
-Fino de la libro-