Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -

Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo

Ĉapitro 3. Formaciado de Substelo (daŭrigo)

6-1. Ekzemplo 1 el raealaj ludoj
Probervo instruas nin pri la ordo de formaciado, "Unue monopolumon, due pretendumon, trie etendumon." Tipaj monopolumoj esats "unu-punkta monopolumo":Diagramo a, "ĉevala monopolumo":Diagramo b, kaj "larĝe ĉevala monopolumo":Diagramo c. La ekzisto de monopolumo estas grava diferenco de formaciado de substelo ol tio de stelo. Malgraŭ ke la ordo de la du metoj, kiuj estas metitaj en sama angulo kaj okupas ĝin, ne gravas, ofte la susbstelo estas la unue metita. Do, laŭ la alteco de la dua meto, diagramo a nomiĝas "alta monopolumo", kaj diagramoj b kaj c nomiĝas "malalta monopolumo".

Jena esats ludo inter la aŭtoro Blanka kaj tiama estro de KANSAJa GO-Instituto, HAŜIMOTO Utaroŭ 9a DANulo Nigra, kun 4.5 poentoj da egaligo.

Registro 1. (N1-B6)
Nigro volis formacii la "ŜUUSAKUan formacion", Blanko evitins tion per B4, okupante ĉi tiun substelon. La Blanka formaĉio de B2 kaj B4 esats 'MUKAI-KOMOKU'(Substeloj vizaĝa al vizaĝa) de GO Sejgen, kiu, la mastro en nuntempa studado de ludoj de ŜUUSAKU, elpensis la unikan formcion por rompi "ŜUUSAKUan formaciadon" nevenkeblan. Kiel jam skribita en Diadramo 19 de paragrafo 3, estas tri kombinoj de substeroj por okupi najbarajn angulojn, 'ĈIGAI-KOMOKU'(Substeloj en malsamaj direktoj), 'NARABI-KOMOKU'(Substeloj en vico), kaj 'MUKAI-KOMOKU'(Substeloj vizaĝa al vizaĝa). Oni devas kompreni la trion antaŭ li finas la studon de la formaciado de substelo.
N5 monopolumo estas natura pro ke Blanko ne pretendumis. Se Nigro elektus N1 en diagramo 1, Blanko tuj pretendumus kiel B2 farante Nigran formacion deflankita nur en Dekstra rando.
Diagramo 1.
En la registro 1, Nigro monopolumis Supran-Dekstran angulon per N5, devigante Blankon ŝtonmeti sur Dekstran randon.
Diagramo 2.
Ekzemple, se Blanko pretendumus al MalSupra-Maldekstra Angulo, Nigro metus bonegan tripunktan enkrampadon N2, tute utiligante la unupunktan monopolumon en Supra-Dekstra angulo.-Vidu la diferencon inter du digramoj. (Refrencu diagramon 26 en paragarfo 4.)
Registro 1 ree. (N1-B6)
B6 estas "intersidiĝo", kion vi jam lernis, kaj rimarku ke ĝi okupas la esencan punkton saman al N2 en lasta diagramo. Kaj klara estas ke Blanko lasos Nigron monopolumi MalSupran-Dekstran angulon, ĉar B6 ne estas pretendumo. Ĉi tiun meton 9a DANulo KITANI la unua metadis, kontraŭe GO-Sejgen ludadis lian manieron kiel jene -
Diagramo 3.
Per alta pretendumo B1, Nigro atingis etendumon N7, okupante la unuan direkton por disvasitigi de Nigra monopolumo Supra-Dekstra. La direkton oni ordinare nomas "dorso de unupunkta monopolumo". La signifo de la rimedo similas al tio de diagramo 22 en paragrafo 4, do bonvole vidu tion.
Kaj post la Dua MondMilito-
Diagramo 4.
Elpensita esatas "larĝe-ĉevala pretendumo" B1, kaj oni kiu uzas tion gajnis altan venkoproporcion. Do tio estis en modo tiame. B1 okupas esencan punkton sur la dorso de unupunkta monopoloumo, malebligante nigran intencon.
Oni povas diri pri supraj du diagramoj, ke oni povas pli facile sekurigi la ŝtonojn de alta pretendumo aŭ lar^ge-ĉevala pretendumo ol tiun de ĉevala pretendumo. Vidu la ekzemplojn de diagramo 24 en paragrafo 4 kaj diagarmo 7 sube en tiu ĉi paragarfo, tamen restas eblecon por Nigro enkrampadi.
La B1 en registro 1 rekte okupas la esencan punkton sur la dorso de unupunkta monopoloumo, tute nurigas la eblecon por Nigro enkrampadi.

Registro 2. (N7-B10)
Kiam Nigro alproksimiĝas kiel N7, nature Blanko etendumas kiel B8. Anstataŭ N7, ordinare Nigro ĉevale monopolumas pli mallarĝe je du vojoj.
Diagramo 5.
La monopolumo N1 estas la plej firma gardo de la angulo. Kontraŭ tio, Blanko same kiel la registro etendumas kiel B2. Poste se Nigro alprpksimiĝas kiel N-a, Blanko etendumos kiel B-b, aŭ se Nigro N-b Blanko B-a. Havante ĉi tian alternativon, la Blanko estas tute sekura. Blanko lasas Nigron monopolumi du anglojn, sed Blanko estas kontenta pro ke li inter tiuj kojnas fortan kojnon, kiu malebligas Nigron disvastigi al dorso de la unupunkta monopolumo kaj limigas la funkcion de la monopolumoj nur kiel sin-gardo de la angloj.
Diagramo 6.
Se Nigro prenus grava la dorson de la unupunkta pretendumo kaj alproksimiĝus al la blanko de supren kiel N1, Blanko pretendumus kiel B2 farante sian formon sendanĝera. (Komparu tion kun diagramo 2.)

Nigro alprokusimiĝis plej proksime al la blanko kiel N7, ĉar li ne volas lasi blankon sekura kiel en diagramo 5. Anstataŭe la nigra singardo estas malforta, poste Blanko povas paraŝt-ataki la nigron per B-a.
Kiam Nigro pretendumis kiel N9, li povis elektis ĉevalan pretendumon unu-voje malsupren, sed li volis formacii prudente kiel en diagramo 4.
Kontraŭe Blanko volis kompliki la situacion, elekti du-punktan altan enkrampadomalsuprenn B10. Tamen ankaŭ bone estis monopolumi Supran-MalDenstran angulon per B-b.

Registro 3. (N11-B16) Diagramo 7.
N11 estis nove elpensita, en ordinara batalmodelo Nigro tuŝmetas N1 en diagramo 7 kaj anstataŭigas la ŝtonon pretendumo kun la angulo.
Alproksimiĝo B12 al Nigra unupunkta monopolumo Supra-Dekstra estas konvena al akutuala ludo. Laŭ ordinara teorio de formaciado, Blanko devus monopolumi lastan angulon per B13, sed li celis ataki la malfortaĵon de malfermita flanko de Nigra unu-punkta monopolumo. Antaŭe Blanko kojnis du ŝtonojn da forta kojno sur Dekstra rado alproksimiĝas al la nigro de la dorso, krome Blanko alproksimiĝas de la flanko de B12, celante nigfran malfermitan angulon.
Diagramo 8.
Se Blanko rabas nigran bazon per B1 kaj B3, kun blanko triangule markita, tio estas severa atako kontraŭ Nigro.

Anstataŭ N13, se Nigro gardus Supran-Dekstran angulon per N-a, tio estus perfekta sin-gardo de la angulo. Tamen en ĉi tia stadio, malgajneme por Nigro estus lasi Blankon efikigi B12 kun respndo N-a kaj monoplolumi Supran-MalDekstran angulon per B-13.
Montrita estis moderna formo de alta-unupunkta enkrampado B14. Oni devas distingi ĝin disde malalta unupunkta enkrampado sur la unu-voje pli maldekstra vojo.
Diagramo 9.
Nigro tuj tuŝmetus kaj retirus kiel N2 kaj N4, post la sinligo B5, la blanka ŝtono triangule markita sidus alte kaj la blanka formo havus malfermitan flankon kaj la spaco disde tri ŝtonoj supraj estus tro mallarĝa. Oni devas elekti batalmodelon surbaze sur detala pripenso pri formacio de ĉirkaŭantaj ŝtonoj.