Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -

Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo

Ĉapitro 3. Formaciado de Substelo (daŭrigo)

4. Enkrampado
En la lasta paragrafo, Ni studis enkrampadon kiel unu apliko de oblikven-iro. Jene Ni studu originan enkrampadon en formaciado de Substelo.
Diagramo 20.
Kiel un vario el ŜUUSAKUa maniero, estas Blanka pretendumo B-8.
Kontraŭ tio N-9 estas bonega, kiu samtempe sin etendas de dekstra-dupra angulo kaj tri-punkte enkrampadas B-6. Anstataŭ N-9 Nigro povas elekti alian planon;
Diagramo 21.
Nigro povas antaŭe transkovri blankon per N-1, kaj poste sin etendi kiel N-3. En la kazo Nigro simple sin etendi kiel en lasta diagramo, ambaŭ ludantoj konscias, ke Nigro povas efikigi la transkovron N-1. Do, nuntempe Nigro ne timas la paraŝut^atakon B-a. (Nigro povas plie efikigi N-b.)
La procedo ekde B-4 ĝis N-9 estas batalmodelo. Kiam Blanko monopolumas MalDekstranSupran angulon, Nigro povas meti enkrampadon N-11 similan kiel N-3.
+++++
Intermeza Leciono -Vera meto kaj malvera meto
En diagramo 20, la aŭtoro volas klarigi iom da bazaj scioj.
Diagramo a.
Kontraŭ transkovro N-1, Blanko korekte respondas tion per salto kiel B-2. Kontraŭ N-a, B-b kaj N-c, Blanko kaptos ĉi tion per B-d. Aŭ komtraŭ N-a, B-b kaj N-e, Blanko kaptos ĉi tion per B-f. Unuvorte Blanko faras bone, nur se li kaptas nigran tranĉantan ŝtonon.
Diagramo b.
Malkorekte estas unue rampi kiel B-2 kaj due salti kiel B-4.
Diagramo c.
Esenca procedo estas eliro N-1 kaj tranĉo N-3 tiuflanka. Se Blanko kaptas ĉi tion, Nigro kaptos la aliflankan per ŝtuparo kaj faros potencon.
Diagramo d.
Se Blanko sinligas eksteron per N-4, Nigro kaptos la tutan angulon per N-5. Se Balnko spite volas elkuri kiel B-6, li malsukcesas pro Nigra tranĉo kaj suben-iro, N-11 kaj N-13. Jene estus tro plua klarigo; Post B-a, N-b, B-c, Nigro falsigos blankan okulon sin-oferante per N-11 en la vakaĵo de Blanka forkapto. Alie anstataŭ B-10, se Blanko metus B-11, Nigro premus kaj kaptus la blankan ŝtonaron per N-11.

La sekva diagramo kontrastas kun diagramo 20. Tamen tiuj estas kutime konfizemaj.
Diagramo e.
Kontraŭ transkovro N-1 de apud-stero, Blanko korekte respondas tion, se li unue rampas kiel B-2 kaj due saltas kiel B-4.
Diagramo f.
Malkorekte estas tuj salti kiel B-2, sed multe da amatoroj ne scias kiel puni la malbonan meton. Nigro devus eliri kiel N-3 kaj sur-kurbiĝi kiel N-5. Tio ĉagrenas Blankon.
Diagramo g.
Se Blanko retiras en la angulo kiel B-1, Nigro bone tranĉas la blankon per N-2, kaj faros potencon per kaptado N-4 kaj N-6. Anstataŭ B-1, se Blanko sin-ligas eksteron per N-4, Nigro kaptos la angulon per N-3. Tio estas sendube avantaĝa por Nigro.
Diagramo h.
Blanko havas nenia rimedon ol sin-ligo B-1. Nigro interŝanĝas la metojn N-2 kaj B-3, kaj la rezullto estas kompreneble pli avantaĝa por Nigro ol tio en diagramo e. Se Blanko ne metus B-3, Nigro pinĉ-tuŝmetus kiel N-3 kaj malaltigus la blankon.
+++++
Diagramo 22.
Vi devus rimarki, ke, malsame ol tiuj diagramoj kiuj ni jam studis, nigra ŝtono en la dekstra-supra angulo sidas sur apud-stelo.
Ĉi tia kazo, benega estas N1, la apud-stelo en rando, kiu estas samtempe kvin-punkta etendo de la ŝtono en supra angulo, kaj tri-punkta enkrampado kontraŭ ŝtono en malsupra angulo. Ĉar ĉiutempe Nigro povas efikigi la procedon N-a, B-b, N-c kaj B-d, tenante metrajton, tial Nigro povas etendi tiel larĝe. Ĉi tion la aŭtoro klarigis al vi multefoje. Alimaniere, Nigro povas anticipe meti la provedon ĝis N-a al B-d, antaŭ ol la enkrampado N1.
Diagramo 23.
D-a rando:
En nigra aranĝo de dekstra rando, Se Blanko pretendumas la dekstran-malsupran angulon, konvena estas alta pretendumo B4.
N-5 kaj N-7 estas unu batalmodelo, kaj ĉi tiam bona estas ovlikva sin-ligo B-8. Post N-9 Blanko povas meti etendon B-10 al apud-stelo en rando, tio tre bone funkcias kiel tri-punkta enkrampado kontraŭ N-1. Ŝajnas ke Blanko bone kontraŭatakis Nigron.
MalD-a rando:
Se Blanko sin-ligis solide per B1, li povas meti etendon ne pli larĝe ol B3, substelo en rando. Tiam Nigo povas etendi du-punkte kiel B-a, do malsufiĉa estas Blankan atakon.
Diagramo 24.
D-a rando:
Anstataŭ la meto N-9 en lasta diagramo, taksinda estas N-1 ĉi tie, per kiu Nigro okupas gravan punkton, apud-stelon de rando, kaj kontaŭ Blankan tuŝmeto B-2, Nigro kuraĝe batalas tranĉante blankon per N-3 kaj N-5. Rimarku, ke N-1 sidas sur gravan punkton enkrampante blankajn kvar ŝtonojn. N-1 sidas sama punkto kiel B-10 de lasta diagramo, laŭ la pro vevo "Komuna estas vitala punkto por vi kaj la kontraŭulo."
MalD-a rando:
Revenante al la komenco, post kiam Blanko alte pretedumis kiel B-4, malkonvena estas Nigra enkrampado N-5. Laŭ la batalmodelo ĝis B-20 Blanko forte sin-sekurigas, kaj la ^stono N-5 ne nur perdas la funkcion kiel enrampado, sed ankaŭ fariĝas malbona meto, kiu malsaĝe proksimiĝas al blanka forta muro.
Tio estus ne facile komprenebla por vi. Ĉu vi gustumis la interesan manovron pri etendo kaj enkrampado?
Diagramo 25.
Ĉi tiu formaciado ofte aperis nuntempe en ludoj inter alta-DAN-uloj.
Post kiam Blanko pretendumis al dekstra-malsupra angulo, kie Nigro ŝtonmeti?
Diagramo 26.
Korekta estas tri-punkta enkrampado N-1, kiu estas samtempe etendo de unu-punkta monopolumo en dekstra-supra angulo, do oni devus ne preterlasi ĝin, la gravan punkton.
la procedo ĝis N-7 estas unu el batalmodeloj, kaj anstataŭ N-7 oni povus preferi N-a. (Vidu Diagramo 21.)

Kiel skribita supre, tri-punktaj enkrampadoj ofte fariĝas grava punkto en formaciado, respondante la najbaran anglon. Do la aŭtoro detale klarigis ilin.