Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 3. Formaciado de Substelo (daŭrigo)
3. Duopa Trans-kovrado (RJOO-GAKE)
Diagramo 8.
Ree montrita estas ekzemplo de la ŜUUSAKUa
maniero. La ŜUUSAKUa maniero estas la formaciado,
ke Nigro okupas angulajn substelojn laŭvice
turnante la direkton. Tion oni nomas "ŜUUSAKUa
1-3-5 (formaciado)", aŭ tio estas tiel
konata kiel simpla "1-3-5" signifas
tion.
La celo, kial Nigro ŝanĝas la direktojn
de la substelaj ŝtonoj, estas por savi ilin
de la malalteco. Vi jam scias, ke la malalteco
de substelo signifas, ke substeloj sidas
sur la 3aj linioj relative pli malaltaj ol
la 5aj linioj sur kiuj apudsteloj sidas.
La malalteco estas ĝuste la rilato kun N-1
kontraŭ B-4 aŭ kun N-3 kontraŭ B-6.
En ŜUUSAKUa maniero, kiam oni vidas angulojn
aparte N-1 kaj N-3 sidas sur la 3aj linioj,
sed kiam oni vidas tutan tabulon, N-1 sidas
sur la 3a linio, tamen N-3 sidas sur la 4a
linio; ĉi tie oni trovas la savon de la
malalteco.
Jene ni pripensu pri la alia kazo -
Diagramo 9.
Kaim Nigro ŝtonmetis kiel N-3 en ĉi tia
direkto, kontraŭ pretendumo B-6, absoluta
meto estas la oblikven-iro N-7 (aŭ sama
estas oblikven-iro de N-3). La "absoluta
meto" signifas tute malsamon ol tio,
ke "bona meto" estas sekva N-a
en Diagramo 8;
[ Tradukanta noto: La priskribo ĉi tie estos
reĝustigata poste ĉe Diagramo 18.]
Diagramo 10.
D-a rando:
La oblikven-iro N-1 estas absoluta meto,
kaj se Nigro neglektas tion, li suferas severan
malavantaĝon.
MalD-a rando:
Blanko trans-kovras ambaŭajn nigrojn lasante
ilin rampi, per B-1, B-3 kaj B-5, B-7. Nigro
devas obei blankan taktikon. Plue Blanko
povas premi la nigrojn kiel B-a, N-b, B-c,
kaj N-d. Ĉi tiel la nigra formo estas duoblita
en la 3a linio. Oni nomas la blankan taktikon
"Duopa trans-kovrado", kiu malkaŝas
la plej gravan malfortecon de substelo, malaltecon.
Diagramo 11.
En la kazo de la substelo en la "ŜUUSAKUa
1-3-5", por la 7a meto de Nigro, la
oblikven-iro N-a kiel en la lasta diagramo
estas ja bona sed ne la absoluta meto. Ekzemple
tute bone Nigro monopolumas MalsupraMaldekstran
angulon. Ĉi tie, se Blanko trans-kovras
nirgon per B-a, Nigro respondas kiel N-b,
B-c, kaj N-d; plue se Blanko trans-kovras
nigron per B-e, Nigro respondas kiel N-f,
B-g kaj N-h. La blankaj potencoj havas mal-akordajn
direktojn kaj estas ne tre gravaj; Nigro
havas certajn teritoriojn kaj devus esti
kontenta pri tio.
Diagramo 12.
Nun ni ŝanĝu la met-ordon kaj studu aplikon
de Duopa kovrado.
En la dekstra rando Blanko ŝtonmetas unue
kaj havas avantaĝon tie.
Blanko anticipe interŝanĝis metojn B-1
kaj N-2, kaj metis B-3 sur apudstelo. Oni
povas kompreni, ke Blanko allogas Nigron
pretendumi kiel N-a kaj intencas 'duopan
kovradon' per B-a kaj B-c. Nigro povas eviti
tion per N-b, sed tio ne plaĉas al li ĉar
Blanko povas monopolumi DekstranMalsupran
angulon. Se Nigro volas malebligi Blankan
monopolumon, Nigro povas elekti altan pretendumon,
N-c.
Diagramo 13.
D-a rando:
Nigro predendumas ĉe DekstraMalsupra angulo
alte. Ĉar en DekstraSupra angulo nigro sidis
malalte, Li volas teni ekvilibron. Tiu ĉi
pensmaniero estas ĉiukaze grava en formaciado,
sed la problemo estas ne jam tute solvita.
MalD-a rando:
Post kiam la batalmodelo finiĝas ĝis B-5,
ankoraŭ severa estas Blanka trans-kovrado
B-6. Se Nigro respondas kiel N-7 kaj N-9,
Nigro fariĝos tro densa formo per blanka
eliro-tranĉo ek de B-a (Vidu Diagramo 4
de paragrafo 3-2).
Nu, kian rimedon Nigro havas?
Diagramo 14.
Laŭ la teorioj jam instruitaj, Nigro ne
havas alian rimedon ol oblikven-iro N-5.
B-6 estas "intersido"(ŬARI-UĈI).
Per tio Blanko havas alternativon de 2-punkta
etendo supren aŭ malsupren. Se Nigro alproksimiĝas
kiel N-a, Blanko sin etendas malsupren kaj
ataki nigran du ŝtonojn N-1 kaj N-3; Se
Nigro alproksimiĝas al B-6 per N-b kaj gardas
la du ŝtonojn, lia formo havas malfermitan
flankon, do estas malsaĝa.
Resume, la malforteco de substelo estas jene;
1. suferas de 'duopa trans-kovrado',
2. ne povas sin etendi al rando antaŭ ol
ovlikven-iro.
Kaj la kaŭzo estas relativa malalteco de
substelo kontraŭ apudstelo.
Nun, enkondukata estas la tekniko de "enkrampado"
por trovi solvon de la situacio.
Diagramo 15.
Ne malbonaj estas N-1 kaj N-3, sed vi devas
pripensi streĉan enkrampadon N-5. Vidu la
malŝarĝon de la malalteco de substelo per
la interŝanĝo de B-6 kaj N-7.
Diagramo 16.
D-a rando:
En la batalmodelo ekde B-8 ĝis B-12, Blanko
havas nenian elekton alian ol la procedo.
Post tiam Nigro okupas la grandan punkton
N-13 kaj finas la batalmodelon en dekstra-malsupra
angulo. Bonvole apreci la elekton de batalmodeloj
en ambaŭ anguloj kaj la spuron de Nigra
taktiko por sin malŝarĝi de la malalteco
per kombino de la batalmodeloj. Cetere, kiam
oni dekukti la taktikon, revenante al la
komenco,-
MalD-a rando:
Kontraŭ Blanka "duopa apud-stelo"B-1
kaj B-3, Nigro povas tuj enkrampadi B-1 per
N-4.
Diagramo 17.
D-a rando:
Blanko povas elekti alian rimedon, trans-kovron
B-1. Ĝis B-9, Nigro malŝarĝis la malaltecon
de la substelo tenante metrajton, do ĉi
tiam li povas pretendumi DekstranMalsupran
angulon malalte kiel N-10.
Anstataŭ B-1, se Blanko unupunkte salutus
kiel B-4, Nigro povus respondi kiel en la
lasta diagramo kaj poste pretendumi ĉe la
punkto N-10 en ĉi tia diagramo.
Blanko havas aliajn rimedojn;
MalD-a Rando:
Ankaŭ en la formo, Nigro povas meti N-4
tenante metrajton.
Diagramo 18.
Sur la bazo de la studo supra, la aŭtoro
iome reĝustigas la priskribon ĉe Diagramo
9.
La aŭtoro skribis, "Se Nigro havas
formacion de substeloj vice-metitaj kiel
N-1 kaj N-3, kiam Blanko pretendumas per
B-2 kaj B-4, Nigro devas oblikven-iri kiel
N-a por eviti blankan duopan trans-kovradon."
Tamen, ĉi tio estas ne absoluta, kaj vi
legantoj povas kompreni, ke anstataŭ oblikven-iro
N-a, Nigro povas elekti enkrampadon N-b.
La formacio de N-1 kaj N-3 ŝajnas malalta
kaj do malbona, sed Nigro povas savi la substelon
de la malforteco per posta taktiko.
Esence enkrampado estas rimedo por ataki
kontraŭulajn ŝtonojn. Do la uzado de enkrampado
por savi substelon de la malalteco kiel N-b
estas la dua signifo; finfine la ŝtono N-b
estos kaptita de Blanko.
Diagramo 19.
Estas tri specoj de formacio por okupi du
substelojn en najbaraj angloj, du el tri
ni jam studis.
D-a Rando:
Formacio de 1 kaj 3 estas ortodoksa kaj subbazo
de la 'ŜUUSAKUa Maniero'. Kontarŭ Blanka
pretendumo, restas malmultaj vojoj komplikaj.
Nirgo devus preferi tion. Oni nomas tion
'ĈIGAI-KOMOKU'(Substeloj en malsamaj direktoj).
MalD-a Rando:
La formacio de B-1 kaj B-3 ŝajnas malalta
kaj malbona, sed Blanko havas diversajn taktikojn.
La pli malforta Nigro ne devas preferi ĉi
tion, kio nomiĝas 'NARABI-KOMOKU'(Substeloj
en vico).
[Tradukanta Noto:
Diagramo 19a.
La lasta aranĝo de substeloj en najbaraj
anguloj estas ĉi tio, kio nomiĝas 'MUKAI-KOMOKU'(Substeloj
vizaĝa al vizaĝa).
Kaj la aranĝo de N-1 kaj B-2 en Diagramo
19 nomiĝas 'KENKA-KOMOKU'(batalantaj substeloj)]