Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 3. Formaciado de Substelo
1. Revivo de ŜUUSAKUa maniero
Nuntempe* troviĝas la formaciado de ŜUUSAKUa
maniero en profesiluaj matĉoj. Antaŭe,
dum cent jaroj oni ludis la ŜUUSAKUan manieron
kiel reĝa formaciado. Do la revivo de la
ŜUUSAKUa maniero estas ne mirinda. S-ro
GO Seigen, 9a DAN-ulo, kiu reĝadas Japanan
Go-socion kiel reĝo sen titolo, antaŭ kelkaj
jaroj kiam ki ludis matĉon kun la aŭtoro,
forlasis la formaciadon Dopan Stelojn de
Nigro, kiun li ludadis dum 20 jaroj, kaj
revenis al la ŜUUSAKUa maniero, per kiu
li ne malvenkis kiam li estis 4a aŭ 5a DAN-ulo.
Ek de tiam ĝis nun, li gajnis bonegan registoron,
ke li ne malvenkis kiam li ludis nigron.
Tion oni devas la plej alte taksi, kaj en
tio oni povas trovi la kialon de la revivo
de la ŜUUSAKUa maniero.
La formaciado de substelo, kun kelkaj centoj
da historio, estis tute studita al diversaj
detaloj, tie uzataj estas rafinitaj teknikoj.
Por majstri la formaciado de substelo, oni
devas studi kaj kompreni la teknikojn kaj
la bazan teorion.
{tradukanta noto: Tiu ĉi libro publikita
en la jaro 1957}
2.Oblikven-iro(KOSUMI)
Oblikven-iro ekde substelo respondante ĉevalan
pretendumon, estas tipa el multaj fazoj de
oblikven-iro. Oni nomas tion kiel ŜUUSAKUa
KOSUMI aŭ nure KOSUMI.
Diagramo 1.
DekstraSupra angulo:
Go-sanktulo HON'IMBOO(HON'IN-BOU) ŜUUSAKU
komentis, 'La KOSUMI eterne ne estos malbona
meto, nur se la 19vica larĝeco de GOtabulo
ne estos ŝanĝita.' Ne pompa estas la oblikven-iro,
sed estas fortege singardanta kaj aldonas
nenian ŝancon al kontraŭulo.
Jam la aŭtoro skribis en la c-apitro 1,ke
ka malfortaĵo de substelo estas tio, ke
substelo sidas malalte. La nigro sidanta
sur la 4-3 punkto, kiam kontarŭstaras kontraŭ
blankan ŝtonon sur la 3-5 punkto, estas
emfazita pri la malalteco de sia 3a linio
da alteco kontraŭ lia 5a linio, kaj malavantaĵa
sur la vidpunkto de potenco.
MalDekstraMalSupra angulo:
Ekzemple, Blanko trans-kovras(KAKE-RU) nigron
per N1. Ordinare Nigro ne povas kontraŭataki
la blankon, elirante kaj tranĉante. Do Nigro
havas nenian rimedon ol rampi sube kiel N2
kaj N4. Tio, ke blanko povas efikigi la trans-kovron
tenante met-rajton, signifas ke blanko havas
potencon en suba rando. Kaj, ĉar Nigro devas
akcepti suban sidon de N2 kaj N4 sur la tria
linio, resriktita estas Nigra strategio en
maldekstra rando.
Krome Blanko havas aliajn rimedojn ol transkovro
B1;
- larĝe ĉevala kovrado: B3 anstataŭ B1,
- enkrampado B4 aŭ sur punktoj suba aŭ
supra de pukto-4.
Revenu al DekstraSupra angulo;
La oblikven-iro N1 havas la ĉefan karakteron,
ke per tio Nigro tute neigi la blankajn rimedojn
supre diritajn, 70 procentojn da defenco
kaj 30 procentojn da atako.
Sur la vidpunkto de atako, oni devas rimarki
la altecon de la N1 sur la 5a linio kontraŭ
tio de la blanko sur la 3a linio. Unu el
la konkreta rimedo estas trans-kovro N-a.
Ĉi tie, la rilato de potenco estas tute
renversita komaparate de la MalekstraMalSupra
angulo.
Diagramo 2.
Nigro okupas tri substelon kiel N1, N3, kaj
N5 lauorde- tipa ŜUUSAKUa maniero. Pri la
aranĝo de la tri substelo, preparita estas
skrupula teorio, kion poste ni studos. N7
estas ŜUUSAKUa KOSUMI(ovlikven-iro) taksita
kiel bona meto eterne. La signifo estas tio,
ke Nigro unue solidigi la avantaĝo en laangulo
kaj due havas du alternativaj remedojn por
efike ataki blankkan ŝtonon. - Unu esats
enkrampado N-a, kiu estas samtempe etendo
al la dekstra rando, kaj la alio estas enkrampado
N-b kontraŭ B4.
Malgraŭ ke Nigra unua celo estas N-a, kiu
estas atako kaj samtempe etendo. Sed, antaŭ
ol B7, Nigro devas ne hasti al la punkto
a.
Diagramo 3.
Dekstra rando:
Se Nigro ŝtometus N1, Blanko tuj transkovras
nigron per B2 kaj faras lin rampi ĝis N7.
Nigra ŝtnoj sidas tute sur la 3a linio en
vico. Kaj la formo kun N-a estas duoblita
kaj malbona. Blanko habas pluan taktikon.
Maldekstra rando:
Blanko eliri kaj tranĉi nigron kiel B6 kaj
B8. Kompreneble la tranĉanta ŝtono B8 estas
oferiaĵo, per kion Blanko efektigas siajn
ŝtonojn ambaŭflnke. Tio estas unu el la
kutime uzata bonvojo.
Diagramo 4.
Dekstra rando:
Oferante la tranĉantan ŝtonon B3, Blanko
efektigas siajn ŝtonojn ambaŭflanke kiel
B5 kaj B9. Ĉi tiam Nigro estas kaptita de
Blankan artfiko, kaj la triangule markita
ŝtono fariĝas tre koagulita formo. Por
kompreni la malraciecon de Nigra formo, ni
pripensu ŝanĝante la metordon jene;
MalDekstra rando:
Supozu, ke la supran kutima formo estas jam
metita kaj nun Blanko pretendumas per B1.
Se Nigro volas enkrampi la blankon, li devus
severe alproksimiĝi kiel N2 sub la potenco
de supra ŝtonaro, kaj li devuas nenial retiri
al punkto a. ĉe la formo en dekstra rando,
Nigro faras la malracion. Kiel ĉi tia ekzemplo,
oni ofte povas klarigi la gajnon/malgajnon,
se li pensas la formon ŝanĝante la metordon.
Bonvolu provi la metodon en realaj ludoj.
Diagramo 5.
En la lasta diagramo, Nigro volus eviti la
efikigon de Blanko kaj forkaptus la blankon
ŝtonmetante sur la punkto 8 anstataŭ N6.
Dekstra rando:
Blanko subpremas nigron per B1 kaj B3 farante
ĝin plata.
MalDekstra rando:
Malgraŭ ke Nigro volus kontraŭbatali liel
N2, Nigro suferas unuflankan ŝarĝon de
la alterne-kapto.
Diagramo 6.
Nu ni daŭrigas la ŜUUSAKUAn manieron de
la diagramo 2.
Blanko etendis al B8. Ĉar por Nigro la enkrampado
sur la punkto 8 estas bonega, Blanko obeis
la proverbon "Komuna estas vitala punkto
por vi kaj por via kontraŭulo." Do
Nigro havis rajton por meti enkrampadon kontraŭ
B-4. Tamen Nigro unue fortigis unu angulon
per monopolumo N9, kaj post kiam Blanko same
monoplumis alian angulon, Nigro metas enkrampadon
N11. Sekve oni prognozas procedon B-a kaj
N-b, aŭ se Blanko ŝtonmetus B-b, Nigro
kompreneble blokus la blankon per N-a.
Diagramo 7.
Jene ni studu la kazon, kie Blanko evitis
nigran enkrampadon N11 en lasta diagramo
kaj, anstataŭ B10, etendis sur la punkton
11.
Se Blanko metis etendon B2, kompreneble Nigro
pretendomis kiel N3. Se Blanko ne metus la
oblikven-iron B4, Nigro transkovris la blankon
per N4 kaj farus blankon rampi kaj duoblita
kun la ŝtono B2. Tio estas malbona por Blanko
same kiel en diagramo 4.
Ĝis la etendo N5, en la formaciado nur Nigro
monopolumis unu angulon kaj tenas la avantaĝon
kiel la met-komencanto. Tial oni taksas la
monopolumon N1 aplomba.