Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 2. Formaciado de Stelo (Daŭrigo)
7. Ekzempro de Profesilua Ludo 1
Ni studu la formaciadon de duopa steloj,
cititan el reala ludo ludata de altaj DANnuloj.
Registro 1.
La procedo ĝis N-11 estas sama kun tio en
diargamo 1 en la 2a paragrafo de Ĉapitro
2, malgraŭ ke la metordo aŭ la pozicio
estas ne identa.
Blanko metis B-2 diagonale de N-1, do Nigro
povas fari dupoan stelojn en ambaŭflanke.
Se Blanko metus B-2 en la angulo de B-4,
Nigro povus elekti tion, en kiu angulo ŝtonmeti;
Okupi stelon N-3, farante duopan stelojn,
aŭ tion en maldekstra-suba angulo, farante
"Diagonalan" formacion.
La ĉevala monopolumo B-12 estas simila al
larĝe ĉevala monopolumo de la diargamo
1 en la 2a paragrafo de Ĉapitro 2.
Anstataŭ N-13, Nigro povus fari triopan
stelojn en la dekstra rando.
Diagramo 1.
Post kiam Blanko okupi la supran randon,
la intersidiĝo N-5 valoras kiel lasta multe-gajnejo.
Do Nigro povas elekti ĉi tian formaciadon.
En maldekstra rando, se Blanko alproksimiĝos
sur punkto a, Nigro metos etendon sur punkto
b. Aŭ se Blanko alproksimiĝos unuvoje sube
de punkto b, Nigro metos etendon unuvoje
suban de punkto a. Ambaŭkaze la nigro ne
estos danĝera. Aliflanke, Blanko antaŭspozis
la formon B-a kaj N-b, kaj anticipe monopolumis
la maldekstran-supran angulon malalte per
ĉevala monopolomo. Se la triangule-markita
monompolumo sidus alte sur punkton c, fariĝus
unupunkta monopolumo, kiam Nigro alproksimiĝos
sur la punkto b, blanko malkonvene havus
malfermitan flankon.
Nu ni revenu al la registro;
Anstataŭ B-14, Balnko povas intersidiĝi
sur dekstra rando.
Diagramo 2.
Se Blanko intersidiĝis sur dekstra rando,
Nigro alproksimiĝas de sube. Nigro ne havas
rezonon por alproksimiĝi de supre, ĉar
la granda kvazaŭteritorio farita per N-2
en suba-dekstra parto de tabulo estas kompreneble
multe pli ol tio, kio estus farita en supra-dekstra
parton, se Nigro alproksimiĝus sur punkto
a.
Kontraŭ B-3, Nigro trankvile respondis per
N-4, restas severa paraŝtatako sur punkto
a.
Post kiam Blanko okupas maldekstran rando
per N-5, Nigro ŝtonmetas sur lasta valora
punko N-6. La puktoj 5 kaj 6 estas alternativa
en formaciado; se Blanko metus B-6, Nigro
intersidiĝus kiel N-5. En tia kazo, Nigro
ne devas hasti al vaolra punkto N-5. Se li
metus B-5, Blanko duoble pretendumus la stelon
per B-4, ĉagrenante Nigron.
L a ĉefa kialo ke Blanko ne preferas ĉi
tian procedon estas la grandigo de nigra
kvazaŭteritorio en suba rando per N-2.
Diagramo 3. Diagramo 4.
Kiam Blanko du-punkte etendis, interese por
Nigro estas tuŝmeti flanke kiel N-4. Nigro
estas malkontenta pri respondo de unupunkta
etendo N-a, pro ke li ne havos celon por
paraŝut-ataki kiel en lasta diagramo. Do
li elektas la procedon ĝis N-12, tute efikigante
liajn ŝtonojn. Oni verŝajne sentas, ke
tio estas malgajnema, pro ke la N-6 ŝtono
estis forkaptita. Tamen Nigro akiris angulan
teritorion kaj celas ataki la blankon per
N-1 kaj N-3 en la diagramo 4, ravante bazon
de la blanko. Do la rezulto en diagramo 3
estas sufiĉe avantaĝa por Nigro.
En diagramo 3 Nigro havas profundan valon
de kuvazaŭteritroio en suba parto, tial
Blanko ne preferas la formaciadon.
Diagramo 5.
La blanka formaciado de etendo B-1 ŝajnas
la malplej taktika.
Per N-2 Nigro faras triopan stelojn, kiuj
kune kun la ŝtonoj en supra kaj suba randoj,
komponas idealan grandan kvazaŭteritorion.
Komparu ĉi tion kun tio en Diagramo 1; Kiel
granda estas la diferenco!
La alproksimiĝo B-3 ŝajnis lasta multe-gajnema,
tamen malvere. Nigro plie profundigis sian
kvazaŭteritorion. La skalo de Nigra kvazaŭteritorio
estas multe pli granda ol tio de Blanko.
En la formaciado de stelo, la kontraŭulo
timas la rapidan grandigon de la kvazaŭtertorio
al centra kampo. Ĉi tie la karaktero: ŝpari
ŝtonmetadon en anguloj kaj rapide sin-disvoli
al randoj kaj centran kampo, estas elmontrita.
Anstataŭ B-3, Blanko devus pensi ekzemple
ĉapon B-4, kiel bonan met-direkton.
En la diagramo, eĉ se Blanko paraŝtatakas
la angulon sur tri-tri punktoj B-a kaj B-b,
li certe estas malavantaĝa.
Registro 2.
Blanko elektis la pretendumon B-14 bazante
la elekton sur la pensado montrita jene.
La aŭtoro jam eksplikis ke la formo ek de
la enkrampado N-15 ĝis N-21 estas la plej
bona.(Vidu diagramon 57 en Ĉapitro 2.)
Nu, sur kiu punto Blanko devus ŝtonmeti?
Se blanko metus la alproksimon B-a, li helpus
Nigron por grandigi nigran kvazaŭteritorion
per N-a, kiel montrita en diagramo 5. Do,
kia estas B-c?
Registro 3. Diagramo 6.
Blanko preterlasante gravan punkton en maldekstra
rando kaj metis B-22 flosantan en centra
kampo. La meto unuavide ŝajnus stranga,
sed Blanko elektis tion prudente, konsiderante
nigran larĝan kvazaŭteritorion ĉirkaŭ
suba rando.
Diagramo 6.
Komprneble, B-1 estas la plej grava punkto
en la ludo. Tamen ĉi tiam, kiam Nigra kvazaŭteritorio
kreskas centren, B-1 estas tro banala. Oni
ordinare dubas la meriton por interŝanĝi
metojn N-2 kaj B-3 aŭ tion ekde N-4 ĝis
B-9, pro ke Nigro fortigas blankan kvazaŭteritorion..
Sed, en tiu ĉi ludo, tio estas konsiderinda
taktiko, ke Nigro ne hezitas meti tiujn por
fari potencon al centra kampo, kaj fari la
kernon de kvazaŭteritorio kiel N-10. Post
tio, se Blanko mallarĝigas supran parton
de la nigra kvazaŭteritorio, la suba parto
fortiĝas, aŭ se Blanko mallarĝigas suban
parton, la supra parto fortiĝas. Se Nigro
faras grandan teritrion de iu el la parto,
Blanko ne povas kotraŭstari per disigitaj
teritorioj en randoj kaj anguloj.
Bonvole preterlasu Nigrajn rimedojn konkretajn,
kaj vidu la potenco de nigraj ŝtonoj kiu
kreskas ĉirkaŭante la centran kampon.
Igante paraŝut-atakon ĉe tri-tri punkto
due problema, Nigro ege sukcesis la formaciadon
de "duopa stelo".
- Revenu al la registro 3.
B22 sidas sur la kerno de nigra kvazaŭteritorio
kreskanta al centra kampo. Se Nigro respondus
per N-a, tio ĝuste estus la situacio kion
Blanko celas. Do Nigro gajnis teritrion en
supra rando per N-23, subfosante la blankan
celon. Ĉi tia manovro estas unu el la interesaj
fazoj de formaciado.
Diagramo 7.
Se Nigro respondus per N-1, Blanko alproksimiĝas
kiel B-2, kaj kiam Nigro premas blankon per
N-3, Blanko paraŝut-atakas sur tri-tri-punkto
kiel B-4. Oni povas supozi la procedon ĝis
B-16, kaj rimarki ke la nigra formnacio estas
ie tro densa. Vidu la registro 2 kaj supozu
la interŝaĝon de la simpla alproksimiĝo
B-a kaj la salto N-b. La diferenco inter
la kazo kaj ĉi tia diagramo estas grava.
Diagramo 8.
Se Nigro evitus blankan paraŝut-atakon kaj
metus "fermon" N-3, Blanko farus
eksteran potencon kaj bonan formon per la
procedo ekde B-4 ĝis B-10. Nigro gajnus
fiksitan teritorion pli grandan ol 30 poentoj
en dekstra-supra parto, tamen Blanko jam
okupis tri aliajn angulojn kaj kontraŭstaras
kun Nigro. Kaj la blanka forta potenco kontraŭstarus
kontraŭ nigra granda kvazaŭteritorio en
suba rando. Do verŝajne Blnako estus ne
malavantaĝa en ĉi tiu kazo.
Supre montrita estas la kialo, kial Nigro
metis du-punktan etendon N-23 en registro
3, malobeante Blankan celon. Plue, unu go-kritikisto
opiniis jene;
Diagramo 9.
Nigro devus kuraĝe tuŝmeti kaj duoble-oblikven-sur-iri
kiel N-1, N-3, kaj N-5. Kaj farante potencon
per la procedo ĝis N-11, Nigro devus izoli
la blankan ŝtonon. La tekniko estas altenivela
kaj malfacila, do sufice estas nur vidi la
nigran fortegan potencon.
Registro 4.
La oblikven-iro B-24 ŝajnus certe malrapida.
Tamen se Nigro metus ĉirkaŭ tie, la metpunkto
devus esti N-24, Blanko obeis la proverbon
"Vitala punkto estas komuna por nigro
kaj blanko".
Nigro efikigis la interŝanĝo de N-25 kaj
B-26, tenante metrajton por nigro.
Nigro antaŭvidis blankan pretendumon B-27,
kaj singardis antaŭe.
B-28 sidas sur vitala punkto de nigra kvazaŭteritorio.
Sekve oni supozas tiun procedon N-a, B-b
kaj N-c, laŭ kiu Nigro atakas ambaŭajn
blankajn ŝtonarojn.
Registro 5.
Nigro malsupoze ŝanĝis sian kapuson kiel
N-29. Forlasante la suban randon kie Blanko
metis la ĉapon, tio ŝajnis misdirekta.
Sed Nigro devus pensi ke malfacile estas
tralegi la batalon en centra kampo, do li
okupis la plej gravan puknton 29 de la tabulo
kaj atendis Blankan elekton de strategio.
Tio estas unu taktio por reala ludo, kio
nomiĝas "doni metrajton al kontraŭulo".
Blanko atakis nigron en ties malatento per
B-30 kaj B-32. La fazo jam estas en meza
stadio.