Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 2. Formaciado de Stelo
1. Anticipe Ŝtonmetitaj Ludoj kaj Sen-Anticipe Ŝtonmetitaj Ludoj
Oni ŝtonmetas sur steloj en antiĉipe-ŝtonmetita-ludoj.
En angla lingvo, ili nomas la stelan punkton
ne "star" (stelo) sed "handicap
point"(handikapa punkto). Tamen en ĉi
tia ĉapitro la aŭtoro eksplikos pri la
formaciado komencita ekde stela ŝtono, kiu
ne signifas formaciadon de antiĉipe-ŝtonmetita-ludoj.
Kompreneble, oni devus, unue en antiĉipe-ŝtonmetita-ludoj,
perfekte konatigi batalmodelojn por angloj
(de stela ŝtono), kaj sekve povas lerte
ŝtonmeti sur steloj en ludoj sen antiĉipe
metita ŝtono. Sed la intencoj de ludanto
estas esence malsama en la du kazoj; en antiĉipe-ŝtonmetita-ludoj,
kie Nigro celas solide venki, sen erare respondante
blankan konfuzigan taktikon, kaj en sen-antiĉipe-ŝtonmetita-ludoj,
kie Nigro laŭ sia volo preferas stelon kiel
la unua meto, celante gvidi la ludon utiligante
la karakteron de stelo, per kiu nur unu meto
li povas kvazaŭokupi la angulon.
Aliflanke, la du kazoj havas ion komuman
en la pensmaniero aŭ teorio de la formaciado,
per kiu oni komencas ludojn ek de la steloj
en anguloj kaj disvolvas al randoj kaj centra
kampo. La aŭtoro jam donis ĝeneralan priskribon,
do rekte iru al apartajn detalojn.
2. Duopa stelo
Vi jam scias, ke la 'Formaciado de Stelo'
komenciĝas kiel 'Nova Formaciado' en la
fruajn jarojn el la ŜOOŬA erao. Antaŭe,
en la MEJĜI Erao, MEJĴIN ŜUUŬA provis
stelo-metadon kiam li ludis blankon. Li intencis,
ke okupante unu angulon per unu meto dum
Nigro monopolumas alian angulon per du metoj,
Blanko konkuras en formaciado kaj diversigi
la strategiojn eblajn. En tiama 'Malnova
Formaciado', oni taksis, ke Nigro sukcesas
se li gajnas la ludon je 3 poentoj, kaj la
ŜUUSAKUa maniero, per kiu oni okupas tri
angulojn, estis ortodoksa.
Kiam vi legantoj konsideras la fonon, vi
povas facile realigi, ke la formaciado de
'Duopa steloj' aŭ 'Triopa Steloj' de Nigro
tiame estis revolucia penso. Oni povas diri,
ke la stelo-metado de Blanko estas strategio
por konkuri kun Nigro, kaj ke tio de Nigro
estas por pligrandigi la avantaĝon kontraŭ
Blanko. Sed en severa profesiula mondo, kie
venko aŭ malvenko rekte efikas iliajn vivojn,
oni bezonas fortan memfidon kaj la subtenantan
studadon por apliki lian teorion al realaj
matĉoj. La aŭtoro de tiu ĉ libro kore
gratulas tion, ke la aŭtoroj de la 'Nova
Formaciado', s-roj KITANI kaj GO, ankoraŭ
nuntempe* tenas iliajn honorojn kaj povojn
kiel unu el la kulminuloj de la go-mondo.
{Tradukanta noto: La origino verkita en 1957.}
Antaŭ ĉio, la aŭtoro montras, ke la formaciado
de stelo estas ne kompilaĵo el la batalmodeloj
por antiĉipe-ŝtonmetita-ludoj, sed ludata
per aktiva intenco kun kubema rapideco.
Diagramo 1.
Citita el realaj matcoj kiujn ludata de s-roj
KITANI kaj GO kiam ili estis la 7a DANulo.
Nigro ludis duopan stelojn, N1 kaj N3, elektis
altan pretendumon N5 altetaksante potencon,
kaj frue okupis randon per N11. En antaŭa
stadio de la 'Nova Formaciado', oni preferis
ne N-5 sed triopan stelojn N-a. Tamen en
tia kazo Blanko monopolumus sur la punkto
5, do Nigro efikas siajn ŝtonojn plie per
la metado en la diagramo 1.
La procedo ekde N-13 estas originala invento
de s-ro GO, oni ordinare pensas tion malbona
pro ke Nigro fortigas blankan teritorion
angulan, kaj simple metas etendon N-19.
3. KOMIo(egaligaj poentoj) kaj Stelometado
Per la formaciado de 'Duopa stelo' ili intencis
eliri el la konservativa pensmaniero tiel,
kiel oni taksis Nigran venkon je tri poentoj
ideala. La movo estis plue fortigita kiam
'KOMI-Go'(matĉoj kun egakigaj poentoj) aperis.
La sistemo de 'KOMI-Go' ekzistis de pli malnova
tempo. Ĉar nur per aticipe metitaj ŝtonoj
la divido de handikapo estas tro granda,
oni malgrandigas la dividon per KOMIoj(egaligaj
poentoj). Tamen la sistemo de KOMIoj estis
unue utilgita en oficiala matĉo, antaŭ
pli ol 20 jaroj je la komenco de la 'HON-IN-BOO'
titol-matĉo. En la turniro por elekti la
defiinto, la venko-malvenko estas fiksita
per nur unu matĉo, por decidi la venkinton,
ili tenis regulon, ke Nigro donas 4.5 poentojn
da KOMIo al Blanko. Tio signifas, ke Nigro
venkas se li nete gajnas pli grandan teritorion
je 5 poentoj ol tio de Blanko.
Tiame La 'ŜUUSAKUa Maniero', amita kiam
oni ŝatis venkojn je 3 poentoj, estis kompreneble
kritikita, Goistoj elektis la 'Duopa stelo'n
aŭ la inkluditan pensmanieron de aktiva
formaciado. La stelometado furoriĝis en
la tempo.
Multe el vi legantoj malspertaj en Goo mirus,
ke per nur kelk da egaligaj poentoj, la strategioj
kaj formoj de formaciado ŝanĝiĝis. Sed
bonvole memoru tion por kompreni la aktivecon
kaj rapidecon de la stelometado, kaj por
apreci la partiojn de altespertuloj.
Diagramo 2.
Citita estas partio ludata de la aŭtoro
kaj tiama HON'INBOO s-ro TAKAGAWA. (La aŭtora
ludis Blankon, Nigro donis 4 kaj duon poentojn
da egaligaj poentoj.)
Kompreneble Nigro povas elekti la procedon
en Diagramo 1, ke, anstataŭ N7 Nigro haltigas
blankon per N8. Tiu ĉi procedo havas eblecon
de vojo al malfacila batalmodelo.
Finfine, vi legantoj rimarku Nigran aktivan
taktikon, ke antaŭ ol la etendo al N19,
Nigro faras procedon ek de N7 ĝis B18 por
malhelpi Blankan monopolumon, tenante sian
metrajton.
4. Enkrampado
Diagramo 3.
Tiu ĉi estas konata fundamenta batalmodelo.
La rezulto estas egala por Nigro kaj Blanko.
Ke en ludoj kun anticipe-metitaj-ŝtonoj,
Nigro neniam fariĝas malavantaĝa pro ke
li ludas laŭ la batalmodelo.
Sed, kiam oni pensas la aktivan operacion
de la formaciado de la duopa stelo, Nigro
devus elpensi pli bonan rimedon, ĉar Nigra
aktiva operacio ŝajnas malsukcesi pro ke
Blanko faris la fortan grupon inter la du
stelojn.
Diagramo 4.
Dekstra rando: Korekte Nigro devas enkrampi
la blankon per N4. Se Blanko ne ŝatas la
blokado de Nigro kaj saltas centren kiel
B5, Nigro oblikven-iras al tri-tri punkto
kiel N6. Blanko perdis rimedon por etendi
je du-punkto al la dekstra rando, kaj la
formo estas malavantaĝa.
MalDekstra Rando: Se Blanko okupis la angulon
per B5, Nigro, kovrante la blankon per N6
kaj N8, gajnis potencon kaj faris kvazaŭteritorion
inter la grupo kaj stelo en Supra-MalDekstra
angulo. Pri la varioj bonvole vidu la paĝon
28an de la antaŭa libro "Facila Batal-modeloj".
{Tradukanta noto: la libro estas ne jam tradukita}
Plue, Nigro havas alian rimedon, ke li enkrampi
la blankon rekte anstataŭ respondi kiel
B2...
Diagramo 5.
Dekstra Rando: N2 tri-punkta enkrampado estas
unu el tipaj. Kiel la rezulto ĝis N12, Nigro
cedis la angulon sed akiris la potencon al
dekstra rando kaj la plej bonan ekvilibron
kun unu ŝtono N2 tie.
Kun tio konstrastas ekstreme-
MalDekstra Rando: la alia N2, unu-punkta
enkrampado. Kontraŭ B3, tiam korekte estas
premi blankon sur tiu ĉi flanko liel N4.
Se Nigro premus sur la alia flanko kiel punkto
5, kaj tenus procedon kiel en la Supra-Dekstra
angulo, li ne ŝatus la rezulton, ĉar la
spaco inter N2 ŝtono estas tro mallarĝa.
(Bonvole vidu la paĝon 57an de la antaŭa
libro "Facila Batal-modeloj".)
Diagramo 6.
Tio estas la sekvo de la reala ludo en Diagramo
1. Kiam Nigro respondis blankan pretendumon
B1 per N2, Blanko simple etendis du-punkte
kiel B3, ĉar li temis, se li kurus al punkto
a, Nigro enkrampus kiel diagramo 4. Do Nigro
oblikven-tuŝ-metis per N4, kaj antaŭvidis
la procedo B-b kaj N-c.
Anstataŭ N2, Nigro povis rekte enkrampi
la blankan ŝtonon 1. Tiam, Kiun el du rimedoj
en la antaŭa diagramo Nigro devus elekti?
Diagramo 7.
Korekte Nigro enkrampas unupunkte kiel N2.
Laŭ la procedo ĝis N8, Nigro faras grandan
kvazaŭteritorion sur la supra rando.
Post tiam, por Blanko mallarĝigi la nigran
teritorion, la ĉapo kiel B-a estas bona.
Kaj por Nigro plilarĝigi sian kvazaŭteritorion,
saluti al punko b aŭ c, grandiganta sian
kvazaŭteritorion kaj samtempe malgrandiganta
Blankan, estas pli preferinde ol unu-punkte
salti al punkto a. Ĉi tion oni devus memori
kiel komuna saĝo en la formaciado de stelo.
Diagramo 8.
Se Nigro ŝtonmetus tri-punktan enkrampadon
N2, Blanko elektus la procedon ekde B3 ĝis
B11. Tiam la nigra grupo sur supra rando
ŝajnas ie malfortiĝi. Kvankam Nigro faris
kvazaŭteritorion en dekstra rando, la formo
estas ne tiel bona kiel en la antaŭa diagramo,
en la vidpunkto de ŝton-denseco kaj ŝton-ligeco.
Diagramo 9.
Plej malbone etas premi nigron sur la flanko
de N4 post la enkrampado N2. Blanko facile
transvadis per B5, nurigante la Nigra intencon
por ataki blankon per B2. Kaj Nigro ne povas
bloki blankon kiu pariĝis per B7.