Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 1. Fundamento de Formaciado
6. Enkrampado
La terminon 'Etendo' oni povas facile montri
sur diagramo, sed kiam li volas defii ĝin
per vortoj, tio estas longa kaj malfacile
komprenebla.
Oni nomas 'Enkrampado' la aktivan taktikon,
ke, kiam Nigra ŝtono kaj Blanka ŝtono sidas
sur la 3a aŭ la 4a linio, unu kontarŭ alia
kun ia spaco, unu ludanto atakas la kontarŭulan
ŝtonon, per ŝtonmeti proksimume de la alian
flanko, malebligante kontraŭulan etendon.
Ni esploru la supran difinon pli profunde.
Unue, oni nomas 'enkrampado' nur kazojn kiam
la ambaŭ ŝtonoj sidas sur la 3a aŭ 4a
linio; ne kazojn kiam en centra batalo ludanto
ŝtonmeti atakante kontarŭulan ŝtonon de
ambaŭ flankoj. El diversaj formoj de enkrampado,
tradicie ordinaraj estas tiuj sur la 3a linio,
kaj oni nomas tiujn sur la 4a linio 'alta
enkrampado'(TAKA-BASAMI). Oni nomas tiujn
sur la 3a linio 'malalta enkrampado' nur
tiam, kiam oni diskutkas komparante ilin
kun tiuj sur la 4a linio.
Diagramo 34.
Por malebligi kontraŭulan etendon, la proksimeco
de enkrampado devas esti mallarĝa ol aŭ
egala al 3-punkta. En ĉi tiu diagramo montriĝas
Nigraj metoj enkrampantaj blankan ŝtonon
kiu ĉevale pritendumis al substela nigron.
El tiuj, 1-punkta enkrampado en SupraDekstra
anguro, 2-punkta enkrampado en MalSupraD-a
angulo, kaj 3-punkta enkrampado en SupraMalD-a
angulo klasifikiĝas 'enkrampado'. Sed en
MalSupra rando, la ŝtono N-1 substela en
rando sidas sur proksimeco 4-punkta de la
blanka ŝtono, kaj apenaŭ efektas por ataki
balnkon, donante al blanko spacon por 2-punkta
etendo. Do oni ne povas nomi tion enkrampado.
Reale, ne ekzistas 4-punkta enkrampado.
SupraDekstra ankuro: La plej severa atako
estas 1-punkta enkrampado. Anstataŭe, Eblas
ŝtonmeti sur la 4a linio. ĉi tio nomiĝas
'1-punkta alta enkrampado'.
MalSupraD-a angulo: Modera estas 2-punkta
enkrampado. Anstataŭaĵo, metita je unu
vojo maldekstre de la N-1 ŝtono, nomiĝas
'2-punkta alta enkrampado', kiu estis moderna
furoro.
SupraMalD-a angulo: 3-punkta enkrampado:
N-1, 3-punkta enkrampado, sidas pli malprokisimume
de blanka ^stono, ol la antaŭaj kazokj,
do ĉi tio estas ie malsevera atako. Se anstataŭe
Nigro ŝtonmetas dekstre je unu vojo, tio
estas '3-punkta alta enkrampado'. Supre menciitaj
sep specoj estas la tuta enkrampado.
Diagramo 35.
Ni studu per batalmodeloj, ke ju pli prokisima
enkrampado estas, des pli severa ĝi estas.
SupraDekstra angulo: Kontraŭ nigra 1-punkta
enkrampado, se balnko ne respondas, severa
estas tuŝmeto N-1, per kiu Nigro blokas
la blankon.
MalSupra Dekstra angulo: Blanko povas iel
sin-vivigi, tamen nigra potenco estas tre
forta.
Supra Maldekstra angulo: Se Blnako kontraŭbatalis
kiel B-1, Nigro forkaptas blankan unu ŝtonon
en flora formo, kaj velkigas B-1 ŝtonon.
La rezulto estas malavantaĝa por Blanko.
MalsupaMalDekstra angulo: Se ree Blanko alie
ŝtonmetas, Nigro kaptis la blankan ŝtonon
per N-1.
Diagramo 36.
Kiam la enkrampado estas 2-punkta, pli malproksima
je 1 vojo, ĝi estas iome malsevera ol 1-punkta
enkrampado. Kaj Blanko povas neglekti la
enkrampadon iome trankvile.
SupraDekstra angulo: Post kiam Nigro tuŝmetas
kiel N-1, Blanko havas fleksiblajn rimedojn.
MalSupraDekstra angulo: La blanka formo,
kiu viviĝas en la procedo ĝis B-7, estas
pli larĝa ol tio en lasta diagramo. Nigro
havas defekton ĉe punkton a, kaj Nigra sin-ligo
estas ne-sekviga meto.
SupraMalDekstra angulo: Fleksibla rimedo
per eksteren-oblikven-sur-iro havas ne malgrandan
diferencon ol tio en lasta diagramo, ke Blanko
ĉi tie efektigas minacantajn metojn B-5
kaj B-9.
MalsupraMaldekstra angulo: Eĉ se Nigro haltigas
la blankon kiel N-1, Blanko povas sin-vivigi
per sin-etendo B-b.
Diagramo 37.
SupraDekstra angulo: En kazo de 3-punkta
enkrampado, la tuŝmeto B-1 mem estas malbona.
Ĉar per ĝi Nigro helpas Blankon por fari
sekuran formon en la procedo ĝis B-6.
MalSupraDekstra angulo: Kompreneble Nigro
malsukcesas per tranĉo N-3.
MalsupraMaldekstra angulo: Finfine, Nigro
atakas la blanko per N-1 kaj N-3. Ĉar Nigro
ne havas rimedon por rekte sieĝi la blankon,
Blank povas sinsekurigi senĝene.
Tio, ke ju pli proksima enkrampado estas,
des pli malfacile por enkranpanto estas neglekti
la enkanpadon, signifas, ke ju pli prokisima
enkrampado estas, des pli severa ĝi estas.
Do, cŭ tio estas korekta, ke ju pli prokisima
enkrampado estas, des pli bona ĝi estas?
La repliko estas ne ĉiam jes.
Diagramo 38.
SupraDekstra angulo: Kontraŭ Nigra 1-punkta
enkrampado, Blanko kroĉas siajn ŝtonjn
B-2 kaj B-4, farante mulon, kaj kontraŭatakas
la nigron enkrampante ĝin.
MalsupraMaldekstra angulo: Simila formo aperas
en la kazo de 2-punkta enkrampado. Kiam vi
komparas la du formojn, klara estas, kiu
el nigraj ŝtonoj N-1 estas en pli severa
situaĉio ol la alia. Kompreneble, tiu estas
en la SupraDekstra angulo, pli prokisma al
Blanka muro je unu vojo. Ju pli severe vi
atakas la kontarŭulon, des pli severe li
kontraŭatakos vin.
Diagramo 39.
SupraDekstra angulo: Kontraŭ Nigra 1-punkta
enkrampado, Blanko havas severan remedon,
kiel salto B-2 kaj kroĉado B-4, kial la
ŝtono N-1 estas proksima al potenco de blankaj
du ŝtonoj.
MalsupraMaldekstra angulo: Kiam Nigro enkrampas
blankon per 2-punkta enkrampado, eĉ se Blanko
saltas kiel B-2, li havas nenia rekte efektan
rimedon por ataki nigron, ĉar la nigra ŝtono
N-1 estas malproksima. Se Blanko ŝtometus,
ebla estus ĉapado B-4, tamen Nigro respondus
per N-5 en bona formo, kaj Blanko nur gajnigas
Nigron.
Ĉi tio estas unu ekzempro, kiu montras,
ke ne ĉiam korekta estas ke ju pli prokisima
enkrampado estas, des pli bona ĝi estas.
Diagramo 40.
Jen, komparu la gajnon kaj malgajnon pro
alteco de la pozicio de enkranpanta ŝtono.
SupraDekstra angulo: Kiel unu batalmodelo
por ŝtelo, ankaŭ ekzistas la formo, ke,
kontarŭ 1-punkta enkrampado por ĉevala
pretendumo, la enkrampato saltas kiel B-2
kaj sin-kroĉas kiel B-4. Blanko rampigas
nigron kiel B-5 kaj B-7, kaj faras sian potencon
kiel B-6 kaj B-8. Malalta enkrampanta ŝtono
povas esti subpremata.
MalsupraMaldekstra angulo: Aliflanke, kontarŭ
alta enkrampado, la enkrampato glitas suben,
kiel B-4 kaj B-6, tenante teritorion kaj
bazon, kaj samtempe atakas la enkrampanton
rabante lian bazon. Alta enkrampanto havas
defekto de malfermita flanko.
Diagramo 41.
Nun, unu alia ekzemplo de malfermita flanko;
SupraDekstra angulo: Unu tipo el batalmodeloj
de reciproka enkrmpado. Blanko neglektas
Nigran 2-punktan enkrampadon N-3, kaj reciproke
enkrampas substelan nigron 2-punkte per B-4,
kaj fari bazon sur dekstra rando per B-6.
Nigro sin-kroĉas N-7 kaj sieĝas blankon.
MalsupraMaldekstra angulo: En kazo de alta
enkrampado, post la sama procedo, Blanko
havas rimedon B-a por utiligi B-2, do nigra
sieĝo estas malpli completa ol la formo
en SupraDekstra angulo. Ĉi tio estas 'malfermita
flanko'.