Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 1. Fundamento de Formaciado
3. Stelo kaj Substelo
Ordinare formaciado komenciĝas ĉe anguloj,
do nature estas komenci esploradon pri met-pozicio
en anguloj. Tamen, la metodoj kiel ŝtonmeti
en angulo, aŭ la fiksitaj formoj rezultantaj,
estas ne alia ol 'batal-modeloj'. Do ni studu
tion en frata-libron "Facilaj Batal-modeloj".
[Tradukanta noto: la libro eldonita antaŭ
ĉi tiu. La tradukanto ne jam dicidis, ĉu
li tradukos ĝin.]
En ĉi tia paragrafo, temas pri Stelo kaj
Substelo, kuij estas tipaj metpunktoj en
la 'NOVA' kaj 'Tradica' formaciadoj, kaj
esploru iliaj karakteroj, komaparante avantaĝojn
kaj malavantaĝojn de Stelo kaj Substelo.
Unue, pri Stelo, kiu estas sama al anticipe-metitaj
ŝtonoj, kiujn vi kutimis meti, kiam pli-lertuloj
instruis vin. Vi jam iome konas la avantaĝon
kaj malavantaĝon de Stelo, per sperto de
realaj ludoj. Ĉu vi opinius, "Se ŝtonmetita
sur Steloj, la unuavido estis tre bona, sed
poste Blanko rabas angulajn teritoriojn."
Ĝuste ĉi tia! La karaktero estas tute skribita
de la opinio. Tamen, la opinio estas ĝusta,
sed la pensmaniero havas iom da problemo.
Nun vidu la ekzemplon;
Diagramo 8.
S-aD-a angulo: Ŝtonmetita sur Stelo. Sed
malĝuste estas taksi ĉi tian angulon kiel
Nigra teritorio.
MalS-aD-a angulo: Blanko paraŝut-atakis
kiel B-1, kaj rezultante el procedo ĝis
N-12, bank(a ŝtonar)o viviĝas kun 10 poentojn
da teritorio, tenante metrajton.
S-aMalD-a angulo: Nigro etendadis larĝe-ĉevale
de stelo. Malgraŭ ke Nigro metis du ŝtonojn
en la angulo, ĉi tio ankoraŭ ne estas Nigra
teritorio.
MalS-aMalD-a angulo: Ankaŭ ĉi tie Blanko
paraŝut-atakis sur tri-tri punkto, kaj sin-vivigis
facile, krome tenis metrajton.
Tiele, Stelo havas vakan tri-tripunkton kaj
iome malavantaĝa por fari teritorion, tio
eble ĉagrenas vin. Sed, nepre ne malavantaĝe
estas ŝtonmeti sur Stelojn.
Diagramo 9.
Kia kontrasto de 'Nova' kaj tradica formaciado!
Ek de Triopa Steloj de N-1, 3, kaj 5, ĝis
Zenito N-11, Nigra formacio estas grandioza.
Ĉi tia bona aspekto estas unu el avantaĝoj
de Stelon-metado kaj la 'Nova' formaciado.
Oni povas analizi, ke Nigro ŝparis metojn
al angulo je nur unu - dum Blanko metis po
du ŝtonoj al anguloj -, kaj rapide okupis
valoraj punktoj en randoj. Pro tio, klara
estas malsufiĉa gardo de anguloj, vakaj
estas tri-tri punktoj, a kaj b. Kio rezultas,
se Blanko tuj invadas la angulojn.
Diagramo 10.
Ekde B-1 ĝis N-12 kaj ekde B-13 ĝis N-24,
procedis laŭ batalmodelo, kaj anguloj fariĝas
Blanka teritorio, kaj rezultas kio? Dume
Nigro akiris grandajn potencojn kooperantajn
kun formacio de antaŭe metiaj ŝtonoj sur
steloj en randoj kaj centro. Ĉirkaŭe 100
poentoj da teritorio estas taksitaj. Dum
Nigro donis Blankon malgrandajn gajnojn en
anguloj, Nigro gajnis tutetabulan avantaĝon
en centra kampo. Tiamaniere, malgraŭ ke
Steloj estas malfirmaj por angula teritorio,
ili havas flekseblecon, ke, kiam kontraŭulo
invadas, sinturnigas al centra potenco.
Sekve pri Substelo;
Diagramo 11.
S-aD-a angulo: La meto N-1, okupanta substelo,
estas tradica fiksita maniero, kaj plej multe
ludata eĉ nuntempe. Ĉar Substelo estas
malalta ol Stelo je unu linio, Substelo estas
pli forta kiel gardo de angulo.
S-aMalD-a angulo: Blanko povas invadi per
tuŝmeto sur tri-tri, tamen estas bone por
Nigro respondi ordinare kiel la procedo ĝis
N-8.
MalS-a MalD-a angulo: Ĉar Nigro povas ĉiam
efikigi N-1 kaj N-3, la potenco estas tre
forta, do Nigro estas avantaĝa memklare.
Plue, plej grava karaktero de Substelo, kompare
kun Stelo, estas sekva meto 'monopolumo'(ŜIMARI
japne). Per unu plu meto aldonita al Substelo,
fariĝas neskueblan foatikaĵon - tia maniero
estas tipa en 'Tradica' formaciado kie oni
taksas angluan teritorion plej alte. La principo
estas neniel ŝanĝita en moderna formaciado.
Diagramo 12.
Ĉevala monopolumon en S-aD-a angulo,
LarĝeĈvala monopolumon en S-aMalD-a angulo,
Unupunkta monopolumon en MalS-aD-a angulo,
kaj
Dupunkta monopolumon en MalS-aMalDekstra
angulo, legintoj de "Facila Serio"
jam lernis en la antaŭa libro "facila
Batalmodelo".
Diagramo 13.
Se oni anstataŭigas la monopolumantajn nigrajn
ŝtonojn en lasta diagramo per blankaj ŝtonoj,
li vidas 4 metodojn por pretendumi kontraŭ
substelo. Ankaŭ tion, legintoj la libro
jam lernis.
Ĉevala pretendumo en S-aD-a angulo,
Unupunkta-alta pretendumo en MalS-aD-a angulo,
LarĝeĈevala pretendumo en SaMalD-a angulo,
kaj
Dupunkta-alta pretendumo en MalS-aMalD-a
angulo.
Pri la tipa aranĝo en la S-aD-a angulo,
menciinda estas tio, ke la nigra ŝtono substela
sidas malpli alte relative ol la blanka ŝtono
apudstela. La ŝlosilo estas, ke nigro sidas
sur la 3a linio nombrita de la dekstra latero
kaj blanko sidas sur la 5a linio.
Diagramo 14.
S-aD-a Angulo: Blanko ĉaim celas subpremi
nigron per kroĉado B-1. Se oni taksas gajnon/malgajnon
parte pri ĉi tia angulo, Nigro ne malgajnas
en respondo B-2 kaj B-4, sed en rilato kun
najbara angulo Nigro ne malofte suferas malavantaĝon
en vidpunkto strategio de formaciado. (Poste
montriĝas en la 3a ĉapitro)
MalS-aMalD-a angulo: Kontraŭe, pri stela
ŝtono oni ne timas kroĉadon B-1. Per la
premado N-2, 4, 6, Nigro volonte firmigi
la teritorion. Tio estas diferenco inter
stelo sur la 4a linio kaj substelo sur la
3a linio.
4. La 3a Linio kaj la 4a Linio
Diagramo 15.
Vidu diagramon 15. En antaŭa libro "ĴASASHII
GO NO UĈIKATA "(Facila Metodo Ludi
Goon: ne jam tradukita Esperanten) diag1-15
paĝo 7, montrĝis la diagramo por ke legantoj
komprenu kio estas teritorio.
Nigra teritorio farita de nigraj ŝtonoj,
kiuj rampis sur la 3a linio, nombriĝas je
136 poentoj. Blanka teritorio farita de blankaj
ŝtonoj, kiuj sur 4a linio premis nigrojn,
nombriĝas je 121 poentoj. La rezultato estas
Nigra venko je 15 poentoj. Oni povus scii
prokismume la ekvilibra punkto inter 'teritorio'
kaj 'potenco'. Nigro venkis Blankon je 15
poentoj, tamen la nombroj de ŝtono estas
malsamaj. Nigraj ŝtonoj nombriĝas 52, kaj
Blankaj 48. Do la kondiĉo estas ne egala,
kaj kiam oni konsideras la ne-egalecon, malfacile
estas decidi kiu {el teritorio farita de
ŝtonoj rampantaj sur 3a linio, kaj potenco
farita de premantaj ŝtonoj sur 4a linio}
estas avntaĝa. Ne per la fikcia diagramo
sed per diagramo 14, ni studu.
Diagramo 16.
D-a rando: Kontraŭ Blanka kroĉado B-1 kaj
B-3, malavantaĝe por Nigro estas persisti
ĉe teritorian gajnon sur la 3a linio, Jam
la aŭtoro skribis en unu alia antaŭa libro
"ZOKU; ĴASASHII GO NO UĈIKATA "(Daŭrigo
de Facila Metodo Ludi Goon: ne jam tradukita
Esperanten).
Diference de la formo en Diagramo 15, Nigro
ne havos teritorion en supra rando, Do memklare
la formo en Diagramo 16 estas malpli avantaĝa
por Nigro.
MalD-a rando: Kiel kontraŭrimedo kontarŭ
la malavantaĝo, Nigro unupunkte salutas
kiel N-4. Se Blanko plue premas nigron kiel
B-5 kaj B-7, Nigro supren-iras kiel N-8 kaj
N-10. Ĉi tia procedo estas avantaga^a por
Nigro {ĉar Nigro havas pli grandan teritorion}.
Do ordinare Blanko devus rezervi premadon
B-5 kaj B-7.
Kiel jene skribita, ludantoj aŭ farante
teritorion, aŭ farante potencon, por okupi
la 3an aŭ 4an linion, manovras delikate.
La Ŝlosilo por la formaciada taktiko en
rando estas, kaj kompreni la karakterojn
de la 3a- kaj 4a linio, kaj apliki la komprenon.
Diagramo 17.
D-a rando: Nigro okupas substelo en rando.
Kiel gravaj punktoj sur rando, plej ordinare
oni ŝtonmetas sur la 3a linio. Tio estas
plej avantaĝa por fari teritorion. Se Blanko
alproksimiĝas kiel B-2, Nigro saltas unupunkte
centren. La formo kun unupunkta monopolumo
en S-aD-a angulo, fariĝas kesta formo ideala.
MalD-a rando: Se Nigro ŝtonmetas sur la
4a linio, Tiam Blanko alproksimiĝas Kiel
B-2, ĉagrenante Nigron, kiu ne trovas bonan
sin-gardantan meton. Sekve, se blanko glitas
al punkto a, Nigro ne povas fari teritorion
en la maldekstra rando; la nigra formo nomiĝas
"SUSO-AKI" (basko-malfermita).
Ĉu ĉiam pli avantaĝa estas etendo sur
la 3a linio ol tio sur la 4a linio? Ne ĉiam.
Diagramo 18.
D-a rando: B2 nomiĝas 'ĉapo', kiu malhelpas
Nigron por disvastigi nigran kvazaŭteritorion.
Nigro respondas kiel N3 kaj estas ne malavantaĝa.
Tamen B2 baris a kreskon de la nigra kvazaŭteritorio.
MalD-a rando: Eblas B2, kiu mallarĝigas
nigran kvazaŭteritorion sur la 'ŝurtro'
de N1.
Etendo sur la 3a linio estas avantaĝa por
fari teritorion, sed havas malpli fortan
potencon por disvastiĝi centren, ol etendo
sur la 4a linio.
Diagramo 19.
D-a rando: La blanka etendo disde la monopolumo
en D-aMalSupra angulo sidas sur la 3a linio.
La 'Ĉapo' N1 estas tre bona, mallarĝigante
blankan kvazaŭteritorion en dekstra rando,
kaj samtempe larĝigante nigran kvazaŭteritorion
en supra rando, trafas du celojn per unu
ŝtono.
MalD-a rando: La blanka etendo sidas alta
sur la 4a linio; La blanka formo estas 'basko
malfermita'(SUSO-AKI), kie Blanko ne jam
faris teritorion.
Nigro glitas sur la 2a linio mallarĝigante
blankan teritorion, kaj Blanko ne havas bonan
rimedon por haltigi nigron.
Diagramo 20.
Disde nur unu vojo da diferenco en formaciado
rezultas tute alia fazo venonte. Intereson
al formaciado kaj delikatecon de goo oni
trovas ĉi tie.
La diferenco inter pozicioj de N1 en D-a
dando: substelo en rando kaj en MalD-a rando:
triopa steloj estas nur unu vojo. Tamen,
la venontaj fazoj supozataj estas tute aliaj
- en D-a rando interŝanĝo B-a, N-b, kaj
paraŝut-atako B-c, en MalD-a rando rekta
B-d, N-e, kaj B-f.