Facila 'Formaciado'
- tuj utila unuavide -
Aŭtoro originala japane:
s-ro SAKATA Eio, honor-HON'INBOU-titolulo
Eldonita originale japane de:
KIEN-TOŜO, Tokio, Japanujo
Ĉapitro 1. Fundamento de Formaciado
1. Signifo de Formaciado
Oni povas koncepte dividi unu goludon en
tri stadioj, - komenca stadio, meza stadio,
kaj lasta stadio. El tiuj, en komerca stadio,
la konkuro, ke Nigro kaj Blanko alternative
dispozicii ŝtonojn farante bazon de iliaj
teritorioj, nomiĝas 'formaciado' ("HUSEKI"
aŭ "FUSEKI" japane).
La formaciado daŭras ek de la unua meto
ĝis ĉirkaŭ du-deka aŭ tri-deka meto.
Ĉar, el go-tabulo, la plej avantaĝaj lokoj
por fari teritorion estas anguloj, la formaciado
ordinare komencas en anguloj, kaj disvolviĝas
al randoj aŭ centra kampo.
En komenca stadio, ĉe unu angulo, ambaŭaj
ŝtonoj proksimiĝas, kaj okazas lukteto,
dume ambaŭ ludanto ne eraris kaj rezlutas
formo egal-gajna-malgajna, ĉi tio nomiĝas
'batal-modelo' ("ĴOOSEKI" japane).
Do 'formaciado' kaj 'batal-modelo' riratas
neapartigeble. Malgraŭ ke multe da 'batal-modeloj'
ekzistas, ili havas difinitajn formojn, kiujn
oni povas memori. Aliflanke 'formaciado'
varias en ĉiuj ludoj, kiujn kolektitaj el
majstraj ludoj de malnova tempo ĝis nun.
Tial, trovi manieron de 'formaciado' estas
malfacile, kaj amatoraj go-ludantoj emas
preterlasi 'formaciado', tamen ĉi tio estas
malbona por ili.
El 'formaciado', 'batalo' kaj 'lim-aranĝo',
profesiuloj nepre rigardi 'formaciadon' plej
grava kaj uzas plej multe da tempon en ĝi.
Diferenco ĉu formaciado estas bona aŭ ne,
influas grave sur batalojn. Se fortecoj de
ambaŭaj ludantoj estas egala, la diferenco
de lerteco en formaciado kaŭzas gajnon kaj
malgajnon en ludo. Aŭ se ioma malfoteco
povas esti kompensitaj per avantaĝo en formaciado
por ludi egale.
Formaciado faras bazon de ludo, oni konstruas
formacion sur vaka tabulo, laŭ sia prefero.
Oni ju pli profunde studas teorion de formaciado
kaj pripensas sur la teorio, des pli interesiĝas
en formaciado.
Mi skribis 'teorion de formaciado', tio estas
alta arto, en ĝiaj misterajn problemoj,
inkluzivas malfacilajn faktorojn kiujn eĉ
altaj lertuloj ne povas kompreni. Sed, se
vi volas fari vin DANN lerturo, devas nepre
akiri iom da teorio de formaciado. - Por
ekspliki ĉi tiujn estas la celo de la libro.
Sen teorio, eĉ se oni ludas centojn da ludo,
oni ne lertiĝos. Renverse oni fariĝus solida
en mallerteco.
En la edukoprogramo ĉi tie, teorioj eksplikotaj
estas ne malfacilaj. Kompilitaj estas tiuj
teorioj elementaj kaj utilaj, nur per kiuj
oni povas pli rapide sin-lertigi, aŭ kompreni
la ludojn, prezentitajn sur ĵurnaloj, luditaj
de alta lertuloj modernaj.
2. Moderna Formaciado
- Malnova Formaciado kaj Nova formaciado
-
Kiam oni esploras historion de formciado,
legante goajn librojn, li trovas, ke antikvaj
goludantoj ludis goon kun intereso grava
nur en mez-stadia batalo, kun malmulta pripenso
pri formaciado. Ne nur en epoko de ODA Nobunaga
aŭ TOJOTOMI Hidejoŝi, sed ankaŭ en la
frua etapo de la TOKUGAŬAj regadoj, en kiu
enoficiĝis GO-DOKORO(la Majstro de Goo)
kaj fondiĝis OŜIRO-GO(La Go-matĉo ĉe
Edo-Kastelo).
En la tempo de la 5a ŜOGUNo(Militista registestro)
TSUNAYOSHI(CUNAJOŜI), alivorte en GENROKU
erao, aperas la 4a
HON'INBOU(HON'IMBOO)* Dousaku, senegala Majstro,
kiu akiris senrivaran lertecon, gajnis go-matĉojn,
kaj havas multe da elstaraj skoranoj. Se
vi studas liajn go-ludo-registrojn, vi trovas,
ke li inventis artojn en formaciado, progresinte
ol la malnova batal-maniero. Unuvorte, studo
de Dosaku kaj liaj skolanoj ek-modernigis
la antikvan go-strategion. La partikulara
karaktero de DOUSAKa maniero estas ofta uzado
de apudstelo por unua meto en angulo, kio
estas restaĵo de batal-amema maniero. Aliflanke
ili konstruas bazon de modernajn teoriojn
en TEWARI(TEŬARI) {analizo de formo por
taksi ĝian gajnecon,
per komparado kun fundamenta formo}, aŭ
en SUTEIŜI {sin-oferado}.
Ĉar tiel grande DOUSAKU kontribuis por go-arto,
eĉ nuntempe oni nomas lin GOSEI {Go-sanktulo}
altetaksante.
*{noto originala}:HON'INBOU(reala prononco:HON'IMBOO):
la unua el kvar Go-familioj, nomita laŭ
apudŝtupao el Budaisma Templo ĴAKKOU-Ĵi
(en KIOTO).
En la lasta etapo de TOKUGAŬAj regadoj,
en TENPOU(TEMPOO) erao,
kiel sekvonta estro de la HON'INBOU familio,
aperis eminetega goisto ŜUUSAKU, kiu realigis
GO-prosperantan tempon ne malpli ol la GENROKU
erao. Li devus esti la komencanto de la moderna
teorio de formaciado.
Li naskiĝis en la 12a jaro de BUNSEI erao
(1829pK) en nuntempa HOROŜIMA gubernio,
kaj mortis 32-jaraĝe en la 2a jaro de BUNKYUU(BUNKJUU)
erao pro epidemio. Ĉar li mortis ne maljuna,
li ne fariĝis estro de la HON'INBOU familio
kaj lia rango finiĝis je la 7a DANNo. Malgraŭ
tio, pro lia elstara lerteco kaj matco-rezultoj,
ŜUUSAKU estas nomata kiel "KISEI"{Go-sanktulo}
same kiel DOUSAKU. En la plej alta Go-matco
en la tempo, OŜIRO-GO {Go^matco en EDO kastelo},
li admirinde venkis ĉiujn el 19 matcoj .
ŜUUSAKU ne nur estis tre forta aŭ gainis
bonegan rezulton, sed ankaŭ studis foramaciadon
ĝis sia tempo kaj donas siajn proprajn elpensojn
kaj kompletigis sistemon de formaciado. Oni
nomas ĝin 'ŜUUSAKKUa' formaciado, kiu estas
subbazo de nuntempa formaciado kaj post centoj
da jaro, eĉ nuntempe, ludantoj inkuzive
alta-lertuloj ludas la 'ŜUUSAKUan formaciadon'.
Se oni povus kompari GENROKU eraon, kiam
DOSAKU elstaris, kun Renesanco, ankaŭ Japanan
Go societon de TEMPOU erao, en kiu ŜUUSAKU
aperis, kun la Franca revolucio, kio estas
la aŭroro de moderna socio. Post ĉio, ŜUUSAKU
estis grandega.
Diagramo 1.
Montriĝas unu el tipaj formoj de ŜUUSAKUa
formaciado.
Kiel ĉiuj N{igra}-1{a meto},N-3,kaj N-5,
Nigr{a ludant}o ŝtonmetas sur sub-stelo.
Oni devas rimarki,
ke Nigro elektas sub-stelon sur malsama vojo
en vico . La kialo estos poste klarigita en Chapitro
3, ĉi tio estas la 'ŜUUSAKUa 1-3-5 formaciado'.
Ankaŭ oblikven-iro N-7 estas unu el karakterizaĵo
de ŜUUSAKUa formaciado, en ĉi tia meto
inkluziviĝas grava teorio pri formaciado.
Ambaŭ N-9 kaj B{lanka}-10 estas 'monopolumoj'.
Nigro elektas fortan 'unu-punktan monopolumon',
kaj Blanko elektas 'lagrĝe-ĉavalan monopolumon'
kiu havas multajn variojn sekvontajn.
N-11 estas 'tri-punkta enkrampado'. Notu,
ke kiel gravaj punktoj sur randoj, ambaŭ
ludantoj elektis punktojn sur la 3a vojo
[de lateroj].
Diagramo 2.
Kiel malsama formaciado estas ĉi tio, kompare
kun la ŜUUSAKUa!
Ea 8a jaro de ŜOUŬA erao (1933pK), kiu
estas ĝuste antaŭ 50 jaroj de nuntempo{verkita
jaro 1983pK}, ĉe japana Go-societo okazis
tumulto.
KIDANI Minoru 5a DANNulo kaj GO-Sejgen 5a
DANNulo, du talentuloj, kiujn oni nomis du
elstarantoj el junaj goistoj en tiama Go-societo,
sinfermante en varomofonta gastejo ĉe ĜIGOKU-DANI
(Inferna valo) en NAGANO {gubernio en ĉentra
japanio}, studis novan formaciadon. Kiam
ili revenis al TOKIO kaj publikis unue tiun
ĉi ludon.
Ĝis tiam, fomaciado estis komponita de sub-stelo,
monopulumo, kaj gravaj punktoj sur 3a linio.
Sed ili anstataŭigis ĝin per komponaĵo
de stelo, zenito, kaj punkto sur 4a aŭ 5a
linio, prenante potencon de ŝtonoj grava.
De tio oni en tiama go-societo estis konsternita,
same kiel de artefarita satelito Sputoniko
kiu pezas je unu kaj duon tunoj. Krome, en
la sekvanta aŭtunaj Grand-Matĉoj de Japana
Go-Institucio, la du persono KIDANI kaj GO-Seigen
venkis kaj venkis ĉiujn matĉojn per la
Nova Formaciado, do tuta japana Go-societo
eniris en la tempo de la Nova Formaciado.
Ĝistaima fromaciado, kiu prenas teritorio-faradon
grava, preskaŭ malaperis, ĉiuj konkuras
en potenca-taktiokoj por konkeri centran
kampon. Kaj plue, iu prenas tradiciaj batal-modeloj
malgrava, aŭ eĉ aperis asertantoj, ke batal-modeloj
jam ne necesas.
Kiel unu karakteraĵo de Malnova Formaciado
- tio estas nur hazarda - en formaciada etaĝo,
preterlasata estas punktoj sur diagonala
akso de tabulo. Ĉiuj el met-punktoj, sub-stelo,
apud-stelo kaj alt-stelo. La restrikto malaperis
en la Nova formacuado. Ne nur stelo en diagramo
2., tri-tri en diag. 3. kaj kvin-kvin en
diag.4., aŭ Zenito estas metataj sen restrikto,
ekstreme aperis plialta-stelo (OO-TAKAMOKU
ses-kvar punktoj) aŭ eksterordinaraj monopolumoj.
Diagramo 3. Diagramo 4.
La furoron de Nova Formaciado, oni versis
en HAJKo, japana mallonga verso;
Nokto Longa; Formaciado de tri-tri; Formaciado
de steloj.
En ĉiuj eraoj aŭ en ĉiuj mondoj, revolucia
movo estas forte rebatita de la koservativuloj,
kaj per la kritikoj kaj bataloj inter ili,
movadoj dialektike progresas al pli altaj
etaĝoj. Ne escepto estis la Nova Formaciado
en japana Go-socio - kritiko kontraŭ la
nova maniero, kaj rebato per malnova formaciado
estis ciam farata de jama aŭtoriaturo.
Diagramo 5.
8a jaro de ŜOOŬA(SHOUWA) {1933} octobro,
Blanko: Go-Majstro HON'INBOO Ŝuusaj, Nigro:
GO Sejgen 5-DANNa tiame.
La Go-Majstro HON'INBOO Ŝuusaj, kiu estis
la plejsuprera perssono en japana Go-socio
ek de MEJĴI erao ĝis unaj jaroj de ŜOOŬA
erao, kun rezulto neniom da malvenko, ludis
kun Nigra GO Sejgen 5-DANNa; Rimarku, ke,
kontraŭ la Nova Formaciado kiel tri-tri
N-1, stelo N-3, zenito N-5, la Blanka Majtsro
neniel cedis kaj kontraŭstaris kun malnova
metodo; substeloj, monopolumoj, gravaj punktoj
sur 3a linio.
En kelkaj jaroj, pro varioj da kritikoj la
Nova Formaciado velkis. Do oni devas noti,
ke la 'Nova Formaciado' ne signifas laŭvorte,
sed 'formaciado, kiu furoris ek de 8a jaro
de ŜOOŬA erao, en kiu oni tenas potencon
tre grava,'
Malgraŭ ke, la 'Nova Fomaciado' mem velkis,
ĝia spirito, ke en formaciado ne alteniĝu
al formalo, kaj ke alte taksu centran potencon,
seninterrompe vivas en moderna formaciado.
Grava estis la merito de la Nova Formaciado
en disvolvado de Go-teorio.
Diagramo 6.
21a jaro de ŜOOŬA(SHOUWA) {1946} octobro,
Blanko: HAŜIMOTO Utaroo 8-DANNa tiame, Nigro:
GO Sejgen 8-DANNa tiame.
Nigro metis duopan stelojn kiel N-1 kaj N-3.
En la 'Nova Formaciado', oni preferis triopan
stelojn, ŝtonmetante sur punkton a anstataŭ
N-5, sed en moderna formaciado oni rapide
iras pretendumi angulon kiel N-5. Tamen,
altaj pretendomoj N-5 kaj N-11 montras intencon
alte-taksantan centran potencon, kaj lavanga
batalmodelo de N-7 kaj N-9 en supra-maldekstra
angulo envolvas intencon fari centan potencon
kun-efektigante duopan stelojn en dekstra
rando. Tiamaniere, moderna formaciado havas
meritojn de ambaŭ tradicia kaj 'Nova' formaciado.
Nun ni resumu ree. Oni povus difini, ke tradicia
formaciado estas kuniĝo de substeloj kaj
gravaj puntkoj sur 3a linio en randoj, kaj
ke 'Nova Formaciado' estas kuniĝo de steloj
en anguloj kaj gravaj punktoj sur 4a linio
en randoj. Kaj moderna formaciado, la sintezo
de la ambaŭo, estas "kuniĝo de substeloj
aŭ steloj en angulo kaj gravaj punktoj sur
3a aŭ 4a linio en randoj." Alivorte,
Nek alteniĝu al substelo aŭ al stelo en
anguloj, nek determinu ke gravaj punktoj
en randoj estu sur 3a linio aŭ sur 4a linio.
Sed ĉiam obserbu rilatojn de ŝtonojn sur
tuta tabulo, kaj elektu metojn de taŭga
kombino. Ĉi tio estas konforma al moderna
racionalismo.
Diagramo 7.
Montriĝas ludo de la aŭtoro(SAKATA) kaj
GoSeigen 9 DANNa kiel alia ekzempro de moderna
formaciado. Ĉi tiu verko estas ludata en
32a jarode ŜOOŬA erao, SAKATA havis blankon.
N-1 substelo estas tradica kutimo, B-2 stelo
estas 'Nova' kun libera penso, ke oni povas
elekti iujn el 3 vakaj anguloj. Ambaŭe N-3
estas substelo, sed rimarku, ke la pozicio
estas malsama ol ŜUUSAKUa maniero (vidu
la rilaton de N-1 kaj N-3 en diag.ramo 1).
La rilato de substeloj en ĉi tia ludo, nomigas
'transaj substeloj'(MUKAI-KOMOKU).
Kontraŭ tradica 'ĉevala' pretendumo, Nigro
ĉevale monopolumis S(upr)an-D(ekstr)an angulon,
laŭ firma 'Tradica Formaciado'.
Blanko okupis apud-stelan punkton en M(al)S(upr)a-M(al)D(ekstr)a
angulo; Tio implicis taktikon rilatan al
SaMDa angulo, tion la aŭtoro klarigos poste.
B-7 estas alta du-punkta enkrampado, tiame
populara, memklare sur la 4a linio, en kombino
kun antaŭa malalta monopolumo N-5 (aliflanke,
oni nomas unu-punktan monopolumon 'alta').
En ĉi tia maniero, troviĝas karakteron
de moderna formaciado, kunigo de 'Tradica'
kaj 'Nova' formaciadoj. Oni taksas kombinon
tute-tabulan pli alte ol parta formo.